Aprila semajnfino en Barcelono

Junaj esperantistoj de Tuluzo vizitis Barcelonon dum la semajnfino de la 27a-28a de Aprilo.

Ni estis gastigitaj de la katalunaj esperantistoj, kiuj plej bone bonvenigis nin. Sammy, Michael Boris, William, Karina kaj mi estis la esperantistoj kiuj esploris Barcelonon kaj la apudan vilaĝon, Moia. Tuluzaj kaj katalunaj esperantistoj vizitis la bibliotekon ĉe Moià kaj lernis pri la historio de la biblioteko.

Ramon Molera Pedrals laboris por Esperanto dum 47 jaroj. Li kolektis grandan bibliotekon da libroj kaj revuoj verkitaj en Esperanto. Ili havas pli ol 4 000 volumon kaj 2 240 titolojn de publikigaĵoj. Ekzemple “La Esperantisto”, la unua revuo eldonita en la lingvo de Zamenhof, kaj novaj publikaĵoj el la mondo.

Post tio ni vizitis la historian muzeon kaj esploris la belan Moia. Mi ŝatis la arkitekturon kaj pentraĵojn ekster la domoj. Vespere ni iris al restoracio kaj havis bonan manĝon kaj bonajn konversaciojn kun pli da esperantistoj en Barcelono.

Ni tre ŝatis la vojaĝon kaj mi esperas ke esperantistoj daŭre kaj pli ofte interŝanĝos vizitojn de unu urbo al alia.

ARVIND

Print Friendly, PDF & Email