Kunveno de esperantaj asocioj kaj aktivuloj

When

16/03/2019    
10:00 - 12:00

Where

La Topina
Place lange, Toulouse, 31300

Event Type

Map Unavailable

Kadre de SEMEO 2019

Granda kunveno de esperantaj asocioj kaj aktivuloj de la nova regiono Okcitanio.

Dum la lasta jarkunsido de la Federacio Sudo-Pireneoj, ni decidis organizi kunsidon de aktivuloj de nia regiono dum SemEo en Tuluzo. Same decidis la jarkunsido de la federacio Langvedoko-Rusiljono. Ĝi estos okazo :

  • pli bone koni unu la aliajn, kaj niajn asociojn, projektojn, aranĝojn, fortojn, malfacilaĵojn…
  • pli prezenti la portalon occeo.net, nian unuan komunan projekton, inter niaj du federacioj.
  • diskuti pri eblaj aliaj regionskalaj projektoj (inter la ideoj kiujn mi proponos : radioprogramoj, vojaĝoj de Tuluzaj volontuloj, distanca kurso, organizado de turneetoj de eksterlandaj prelegantoj…)
  • diskuti pri la sekva kunsido kiun okazigos en la jaro la federacio Langvedoko-Rusiljono.
Print Friendly, PDF & Email

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.