Vizito de Denis Keefe

Vizito de Denis Keefe

When

04/12/2018 - 06/12/2018    
Toute la journée

Event Type

Kadre de turneo, ni akceptos en Tuluzo Denis Keefe, komence de decembro.

Dennis KEEFE (naskiĝis la 17-an de junio 1951 en Bloomington, Ilinojso, Usono) estas usona esperantisto, iniciatinto de la lingvoinstrua versio de la Lingvaj Festivaloj. Li estas ankaŭ la aŭtoro de la “BEK”-kurso (la mallongigo signifu “Baza EKzercaro” aŭ “Baza Esperanto-Kursaro”), kaj kreis la Valencian Metodon de lingva instruado, kiam li loĝis en Hispanio. En 2011 li estis proklamita Esperantisto de la Jaro laŭ la revuo La Ondo de Esperanto, pro la universitat-nivela disvastigo de Esperanto en Ĉinio kaj pro la evoluigo de la projekto “Esperanto-Insulo” en Hajnano.

Ni planas prelegon mardon vespere kaj okazos ne formalaj babiladoj kaj promenadoj tra Tuluzo merkredon tage.

 

Print Friendly, PDF & Email

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.