Renkontiĝo kun asociano: Christine

Jen la dua intervjuo de la serio “Renkontiĝo kun asociano”, kiu prezentas membrojn aŭ proksimulojn de Esperanto-Kultur-Centro. Hodiaŭ ni interparolas kun unu el la plej elstaraj figuroj de nia asocio: Christine, aŭ “Kiki” por la amikoj.

Saluton! Ĉu vi povas prezenti vin al la legantoj de la Krokodil’?

Saluton mi nomiĝas Christine, ankaŭ konata kiel Kiki, mi aĝas 52 jarojn, mi estas poŝtistino kaj mi ŝatas lingvojn, legadon, kinon, teatron, muzikon kaj vojaĝojn.

Kiam vi ekinteresiĝis pri Esperanto?

Jen la dua intervjuo de la serio “Renkontiĝo kun asociano”, kiu prezentas membrojn aŭ proksimulojn de Esperanto-Kultur-Centro. Hodiaŭ ni interparolas kun unu el la plej elstaraj figuroj de nia asocio: Christine, aŭ “Kiki” por la amikoj.

Saluton! Ĉu vi povas prezenti vin al la legantoj de la Krokodil’?

Saluton mi nomiĝas Christine, ankaŭ konata kiel Kiki, mi aĝas 52 jarojn, mi estas poŝtistino kaj mi ŝatas lingvojn, legadon, kinon, teatron, muzikon kaj vojaĝojn.

Kiam vi ekinteresiĝis pri Esperanto?

Mi konis ĝin en 1987 kun Flo [n.r. : la fondinto de la disk-eldonejo Vinilkosmo], kiu estis amiko de mia fratino. Li eklernis esperanton kaj bezonis “kobajojn” por instrui ĝin. Sed mi haltis post kelkaj monatoj ĉar kiam alvenis nova lernanto ni rekomencis ekde la komenco.

Kaj poste?

En 1994, mi volis ŝanĝi ion en mia vivo, do mi telefonis al Flo sed li diris al mi ke nun la instruisto estas Rikardo. Mi sekvis liajn kursojn, aliĝis al la asocio, ekpartoprenis agadojn kaj ĉefe, mi lernis ke esperanto ne estas nur lingvo sed ankaŭ movado. Mi komencis partopreni renkontiĝojn kiel IS kaj aliajn, mi renkontis multajn homojn.

Dum pluraj jaroj vi vivigis radio-elsendojn pri Esperanto. Rakontu kiel komenciĝis tio!

Ha! Radio-elsendoj! Se mi diras, ke estas Flo la kulpanto, ĉu vi kredos min? Mi ne plu memoras en kiu jaro mi komencis helpi lin sed mi memoras, ke tio estis en FMR en la centro de la urbo. En 1994, kiam mi “revenis” al Esperanto, Flo bezonis helpanton en alia radio-kanalo, “Canal Sud”. Ni surbendigis la elsendon ankaŭ por FMR kaj Radio Occitania. Poste, Flo decidis foriri de la radio-elsendo kaj mi restis sola kun Rikardo.

Antaŭ kelkaj monatoj vi decidis transdoni la radio-elsendon. Kial?

Radio restas granda kaj plezura afero, sed de kelkaj monatoj mi ne plu amuziĝas do mi preferas halti antaŭ ŝanĝi la memoraĵon de tiuj momentoj.

Vi estis ankaŭ aktorino en la Tuluza Teatra Trupo. Kiel vi interesiĝis pri teatrado en Esperanto?

Teatro estas granda am-rakonto. Mi komencis kiam mi estis infano en la lernejo, poste, mi teatrumis kun amikoj en mia vilaĝo kaj, pli proksime, mi aktoris en la okcitana. Rikardo instruis esperanton en Rangueil kaj mi sciis, ke anstataŭ per klasikaj kursoj, ili lernis per skeĉoj kaj teatro. Unu tagon, mi scivolemis kaj iris por vidi kion kaj kiel ili faris kaj… hazarde mankis iu, do ili petis ke mi aktoru kun ili. Ni ludis kelkajn teatraĵojn kaj kiam la trupo komencis ludi dum renkontiĝoj, ni decidis krei veran trupon nomatan T.T.T. (Tuluza Teatra Trupo).

Print Friendly, PDF & Email