Semajnfinaj staĝoj en Arrout

Trifoje jare okazadas semajnofinaj staĝoj por ĉiuj niveloj en gastejo de Arieĝaj Pireneoj, proksime de Saint-Girons.

Por la partoprenantoj, ni proponas ĉirkaŭ 8 horojn da kursoj sed ankaŭ ludojn, filmojn, promenadojn
Dum tiuj semajnofinoj, kelkfoje okazas kunsidoj pri diversaj internaciaj aŭ regionaj projektoj. Regule partoprenas inter 25 kaj 40 homoj.

La kursoj

3 niveloj : por komencantoj, komencintoj (A1-A2), parolantoj (B1-C1)

  • Nivelo 1 : bazoj pri gramatiko, kutimaj frazoj.
  • Nivelo 2 : studo pri specifaj gramatikaj punktoj, ekparoli Esperanton.
  • Niveau 3 : paroli Esperanton, plibonigi sian nivelon, traduki, ĉeesti trejnadojn

Teknikaj informoj

Loko

La Maraude, gastejo en la vilaĝo de Arrout (09800), proksime (10km) de Saint-Girons, en Arieĝo. 

Saint-Girons vi povas atingi de Tuluzo per buso aŭ per trajno + buso (lio.laregion.fr)

Per aŭto, Arrout kuŝas 1h50 for de Tuluzo kaj 1h de Foix.

Kontaktu nin rapide por organizi kunveturon de Tuluzo, Foix aŭ Tarbes. Vi ankaŭ povas trovi gastigantojn en tiuj urboj.

Alireblo

Aliri al loko per rulseĝo aŭ kun aliaj aparatoj eblas, sed necesas antaŭorganizi. Kontaktu nin kiam vi aliĝas por intence plani. La domo ne havas lifton, sed la manĝoj kaj kursoj okazas en la teretaĝo.

Se vi alvenas per buso, ni povos atendi vin en Saint-Girons kaj veturigi vin al la gastejo.

Pri la manĝaĵo, ne hezitu antaŭkontakti nin pro via specifaj regimoj (vegetarana, sen glutena …)

La komunik-lingvo de la staĝo estas Esperanto. Se vi estas komencanto en Esperanto kaj ne parolas la francan, pluraj el organizantoj ankaŭ parolas la anglan aŭ la hispanan.

Horoj

La kursoj okazas je la 9-a sabate ĝis la 16-a dimanĉe. Krom ili, estas organizataj ludoj, promenadoj, filmprojekciojn kaj aliaj aktivadoj.

Prezoj

Tio estas la prezoj por eksterlandanoj, ne loĝantaj en Francio. Se vi loĝas en Francio, bonvolu rigardi la prezojn en la franca retpaĝo pri Arrout.

Prezo
Sen kursoj65 euros
Kun kursoj75 euros

Tiu prezo kovras :

  • Gastigon dum du noktoj (de vendredo ĝis dimanĉo) en 3-lita aŭ 6-lita ĉambro.
  • 2 matenmanĝojn, 2 manĝojn.
  • Esperanto-kursojn, se vi elektis sekvi ilin

Vi devos memzorgi por la vendreda vespermanĝo kaj la sabata tagmanĝo. Se vi ne povos, kontaktu nin!

Dum la aliĝo al evento, ni parolos kun vi por trovi la plej taŭgan manieron pagi.

La kalendaro 2023 / 2024 :

Aŭtuna stâgo 07-08 de oktobro 2023 Pasinta
Printempa stâgo Marto 2024Pasinta
Somera stâgo15-16 de junio 2024Eblos aliĝi baldaŭ
La junian staĝon akceptos la ekovilaĝo en Sankta-Kamelo

Kontakto

Por havi pli da informoj, kontaktu MoBo je 00 39 349 5133 9707toulouse@occeo.net