Kio okazis dum la lasta semajnfino

[Cet article est seulement en espéranto]

Vendrede mi ĉeestis mian unuan manĝoklaĉon en Tuluzo. Antaŭ mia alveno, mi ne certis pri kio ĝi precize temas. Mi poste eksciis, ke la celo de la manĝoklaĉo estas kunigi la geesperantistojn de la regiono en ĉambro por paroli Esperante. Ĉiuj portas manĝaĵojn kaj kunmanĝas ilin. Mi kuiris skotan terpompanon (skote “tattie scones”) kaj portis ĝin al la manĝoklaĉo. Multaj homoj ankaŭ ĉeestis kaj fakte ĝi estis la plej ĉeestita manĝoklaĉo, kiun la asocio iam okazigis, preskaŭ dudek homoj!

Sabate, ni okazigis standon ĉe Capitole por promocii Esperanton al la bela urbo Tuluzo. La vento estis fortega kaj oni vere povas diri, ke la flugfolioj vere flugis tiun tagon. Kvin homoj subskribis por ricevadi pli da informoj pri Esperanto.

Dimanĉe, Michael Boris, eks-prezidanto de TEJO, venis al Tuluzo kaj Manuela, mi kaj nova esperantistino el Tuluzo Elsa renkontiĝis kun li kaj iris al la japana ĝardeno. Poste, ni iris al “Le Cactus”, kaj trinkis bongustan teon, ni babilis pri multaj aferoj kaj post tio Elsa devis foriri. Do Manuela, Michael kaj mi iris al “Pastel et Sarrasin” kaj manĝis bongustan manĝaĵon. Finfine, ni intervjuis lin por la radioelsendo kaj ni iris hejmen. Kian belan tagon ni havis!

Print Friendly, PDF & Email