Klaĉ-Kunveno Post-Somera

[Cet article est seulement en espéranto]
Arvind raportas pri sia unua esperanto-renkontiĝo.
KKPS estas evento en Nederlando kie esperantistoj renkontiĝas por du aû tri tagoj en semajnfino ĉiujare ĉirkaŭ Holoveno. Mi partoprenis en la lasta KKPS kiu okazis de la 2-a ĝis la 4-a de novembro en Hunsel, suda Nederlando. Mi atingis Hunsel  je la kvara kaj poste mi kuniĝis kun aliaj esperantistoj por konatiĝi unu kun la aliaj. Poste je la sepa, ni komencis manĝi kun la organizantoj kiuj preparis bonan vespermanĝon. 
La dua tago estis por la trejnado pri homaj rajtoj gvidita de membro de Eûropa Konsilio. La trejnisto estis Belarusa kun multe da sperto. Ŝi klarigis kiel integri homajn rajtojn en organizoj. Mi partoprenis en la trejnado kiu daŭris naŭ horojn kaj mi lernis novajn aferojn pri homaj rajtoj kaj kiel integri ilin en mia organizo. Ni komencis kun kiel oni difinas homajn rajtojn, kaj poste ni diskutis pri niaj defioj kaj spertoj pri homaj rajtoj. Post la starigado de tiu fundamento, ni diskutis pri kiel ni inkluzivos aktivadojn pri homaj rajtoj en niaj organizoj. 
Ni partoprenis kun voluntuloj kaj estroj de TEJO, do mi laboris pri la homaj rajtoj por TEJO kiu estas partnera organizo de Esperanto-kultur-centro de Tuluzo. Post la trejnado kaj vespermanĝo okazis koncerto kiam esperantisto kantis kaj ludis multe da instrumentoj kun aliaj esperantistoj dancantaj laŭ la muziko. Nokte, ni ankaŭ festis halovenon kaj ludis kun ĉiuj partoprenantoj. La lastan tagon, post la matenmanĝo, mi partoprenis prezenton pri sperto de du esperantistoj en Tajlando. Poste, mi revenis al Tuluzo la kvaran de novembro.
Print Friendly, PDF & Email

One comment

Comments are closed.