Internacia pikniko kun gastoj el tri kontinentoj

[Aqueste article es pas qu’en esperanto, parla d’un pica-nica organizat en julhet 2018 a Tolosa a l’escasença de la visita d’espérantistas del Brasil, de Corèa e dels Païses Basses.]

La 18an de julio ni piknikis en la botanika ĝardeno, okaze de vizito de esperantistoj de Brazilo, Koreio kaj Nederlando.

Distingindaj gastoj vizitis nin tiun ĉi someron…

Karina Oliveira (Brazilo) gajnis la konkurson « Partoprenu IJK », kiu ebligas al valoraj junaj esperantistoj vojaĝi al la junulara Kongreso en Hispanio. Mi ekkonis ŝin en Sao Paŭlo dum studinterŝanĝo kaj kiam mi aŭdis ke ŝi vojaĝos al Eŭropo, mi kaptis la okazon por inviti ŝin ekkoni Tuluzon. Nuna vicprezidantino de la Brazila esperantista junulara organizo, Karina magistriĝis pri Esperanto en la universitato de Poznano, instruis Esperanton en la universitato de Sao Paŭlo kaj kunordigis la realigadon de la Duolingo-kurso de esperanto por portugallingvanoj. Ŝi rakontas pri sia vojaĝo en Eŭropo, inkluzive siaj impresoj pri Tuluzo, en serio de videoj en sia jutubkanalo.

Jesa (Koreio) (esperanta nomo de Li Hyonsuk) estis instruistino de la franca lingvo en publikaj liceoj kaj nuntempe instruas la korean lingvon kaj gvidas esperanto-komencantojn en Seulo. Jesa estis loka komitatano pri kulturaj aranĝoj en la Universala Kongreso de Seulo en 2017, kie ŝi ankaŭ respondecis pri la kongresa balo, la ekspozicioj kaj la korea kulturĉambro. La plej granda pasio de Jesa estas danco, kiun ŝi dividis kun ni en la parko, dancigante esperantistojn kaj neesperantistojn. En la tago antaŭ la pikniko, ni partoprenis lingvan kafejon en Kafejo Le Cactus, kie ni renkontis korealingvemulojn kaj esperanto-komencantojn. Ankie kaj Nanne (Nederlando) estas kantistoj kaj muzikistoj. Ili devenas de Leeuwarden, eŭropa ĉefurbo de kulturo en 2018. De tridek jaroj, ili estas membroj de la nederlanda bando Kajto kaj vojaĝas tra la mondo por koncerti plurilingve. Ankie kaj Nanne klarigis al ni de kie devenas la ideo de la nomo de ilia bando: la kajto supreniras kaj vidas el la ĉielo la popolojn, ignorante la landlimojn. Tamen, ĝi restas ankrita per ŝnuro al certa loko sur la tero. La duopo koncertis en la botanika ĝardeno post la pikniko kaj dancigis nin. Ili ankaŭ enkondukis la partoprenantojn de la pikniko al la nederlanda tradicio de tranĉado de fromaĝo kaj gustumigis ĝin al ni.

Post la pikniko, ni kafumis, botanikumis, promenadis kaj frandis nin vespere en la vegetarana restoracio “La faim des haricots…”

 

Jen peceto de la koncerto de Kajto pri tiu perfekta tag’ (Video de Karina) :

 

Print Friendly, PDF & Email