Pri la 4a SemEo

[Cet  article est seulement en espéranto]
Okazis la kvara SemEO, Esperanto-Semajno en Tuluzo. Ĝin organizadas Esperanto-Kultur-Centro de 2012, por vidigi Esperanton kaj montri kiel utiligi ĝin. SemEO estas ankaŭ maniero okazigi renkontiĝojn inter esperantistoj.

SemEO daŭris dek tagojn, dum kiuj oni povis: partopreni atelierojn en diversaj lokoj, spekti ekspoziciojn, ludi tabulludojn, aŭ ankaŭ viziti muzeojn.

Por resumi la Esperanto-Semajnon, tri eventoj estas memorendaj:

– La speciala radio-elsendo de “Esperanto-Magazino” kiun partoprenis niaj gastoj el “Varsovia Vento Elsendoj”, Irek Bobrzak kag Agnieszka Mozer

– La “Erasmus+”-projekto pri lingvo-instruado ebligis al junaj volontuloj partopreni SemEOn kaj renkonti la kolektivon “AutonoMIE” kiu zorgas pri junaj rifuĝantaj eksterlandanoj

– La tago pri Ekzilo kun diversaj partoprenantoj (CTDEE, SOS Méditerranée, AutonoMIE, …) kiuj prezentis ekzilojn de hieraŭ kaj hodiaŭ, kaj finiĝis kun koncerto de “Kaj Tiel Plu”.

En 2019, venu en Tuluzon partopreni la kvinan SemEOn!

Seminario Erasmus +

Varsovia Vento en Canal Sud:

Por aŭskulti la 128an radio-elsendon de Varsovia vento pri SemEo 2018

Por spekti videon pri SemEo 2018

Print Friendly, PDF & Email