Semajnfina kursaro en Arrout

[cet article est seulement en espéranto]

Je la 7h matene, la tri volontuloj, Marion kaj Manuela enkamionetiĝis kaj komenciĝis la bela vojo ĝis Arrout. Por ĉiuj, kiuj ne scias, kio kutime esperante okazas en Arrout. Ĝi estas staĝo en la montoj. Kiaj belaj montoj ili estas. La vojo daŭris du horojn kaj oni ne povis nombri la belvidindaĵojn dum la vojo. Post nia alveno al Arrout, ni manĝis bongustajn manĝaĵojn de Evelyne. Ni partoprenis interesan konigan ludon. Ĝi estis interesa por konatiĝi kun la aliaj esperantistoj.

Post tio, estis du klasoj, unu el ili tradukis verkojn francajn al Esperanto, kaj la alia estis lecionoj pri Esperanto en Esperanto. Poste ni promenis monten. La vespermanĝo estis kuirita de Manuela kaj la helpantoj. Kia bongusta manĝo ĝi estis. La babilado ĉe la fajro okazis poste.

La sekvantan tagon, ni kursis ekstere, la paca vilaĝo Arrout trankviligis nin dum ni havis bonan klason. Je la fino, ni ĉiuj dormemis. Kia bela semajnfino ĝi estis!

Print Friendly, PDF & Email