Tri aferoj mi neniam forgesos pri la kunkongreso

[Cet article est seulement en espéranto]


Antaŭ kelkaj semajnoj mi estis tre bonŝance iri al la kunkongreso. Ĝi estis la nacia franca kaj brita kongresoj unuigitaj. Antaŭ cent jaroj la francoj kaj britoj faris la samon kaj Zamenhof fame diris ke, en la salono, ne estas francoj kun angloj sed homoj kun homoj. Mi havas tri aferojn kiujn mi neniam forgesos pri la kunkongreso!

Tri aferoj kiujn mi neniam forgesos pri la kunkongreso!

1.) La blankaj klifoj de Dovero. Kiel britoj, ni ĉiam aŭdas pri la klifoj kiam ni estas infanoj, ke la romanoj vidis ilin de Francujo (aŭ en tiu tempo Gaŭlujo) kaj komencis invadi. Sed mi neniam imagus ke ili estas tiom belaj. Mi piediris laŭ ili kun nova amikino Penny kaj estis tre bela panoramo. Mi loĝis en ĉemara vilaĝo en Skotujo kaj la odoro de la maro memorigis min pri mia infaneco.

2.) La prelegoj de Bertilo. Dum mia unua brita kongreso, laŭ mi la prelegoj ne estis tiom interesaj sed ĉi jare! Ŭaŭ. Du prelegoj de Bertilo kaj kompreneble pri gramatiko. Mi lernis multe pri la historio de Esperantaj vortoj kaj estas tre interese lerni ke nia lingvo evoluas, kio montras ke ĝi estas vera lingvo.

3.) La novaj (kaj malnovaj) geamikoj!

Kiam ni alvenis (kaj kompreneble kiel skoto, mi alvenis kilte) multaj homoj venis al mi kaj diris ah! La fama Sammy Kennedy. Honeste, mi ne scias kial mi estas fama sed almenaŭ mi ne estas fifama (aŭ eble mi ja estas kaj ne scias haha) sed estas tre bone vidi Tim Owen kaj Claire Hunter denove, mi tre respektas ilin pro ĉiuj agoj de brita Esperantujo! Ankaŭ vidi Ed Robertson denove, mia skota amiko! Kaj mi vidis James DeVoge tre bonkora amiko kiu helpis min trairi Parizon kiam mi transloĝiĝis al Tuluzo.

Sed ankaŭ estas la novaj amikoj, kiel Penny Bryant kaj Elis Reed. Ili estas tre bonaj homoj kaj ankaŭ Elis veturigis min al Kambriĝo por vidi mian amikon Tim Morley.

Mi tre ĝuis mian duan britan kongreson kaj longe vivu ĝi! Mi certe iros al la venonta!

Print Friendly, PDF & Email