Vojaĝo al Nov-Zelando

Ĉirkaŭ la mezo de Decembro 2019, mi flugis al Nov-Zelando por bicikle promeni en la lando.

Unu monato ne sufiĉas por viziti la tutan landon, do mi elektis la sudan insulon.

Mi alvenis en Christchurch ĉe Linda kaj Richard, kiujn mi trovis en Warm Showers . Ili estis tre akceptemaj. Tiu komunumo funkcias iom kiel la Pasportaservo sed por biciklantoj.

La lando situas en la antipodo de Francio, do kiam estas tago en unu lando, estas nokto en la alia.

Mia biciklo perdiĝis en flughaveno dum ŝanĝo. Ĝi alvenis unu semajnon post mi. Ne gravis, kaj Linda kaj Richard pretis al mi materialojn por tendumi.

Buse kaj petveturante mi vizitis unu parton de la lando. Mi vizitis Tekapo-n.

La Tekapo-lago

Kaj promenis en Mont Cook Village.

Unu semajnon poste, tre kontenta, mi ekrajdis mian biciklon en la direkto de Porter Pass kaj Arthur Pass.

Mi celis alveni en la okcidentan marbordon kaj trafi la biciklan vojon nomitan WestCoast Trail.

Belega.

Bedaŭrinde, la fotoj parolas pli bone ol mi.

Mi ne atentis, sed mi alvenis en Ross en la Kristnaska vespero. La posedanto de la kafejo invitis min por partopreni festeton kun la vilaĝanoj.

La nov-zelandanoj estas tre akceptemaj. Kaj ankaŭ turistoj invitis min ofte por manĝi. Ĉu mi ŝajnas tro maldika?

Tie la vetero tre rapide ŝanĝiĝas sed kiam mi trapasis Haast Pass, kia belega pejzaĝo!

Mi ankaŭ trairis lagegon ŝipe.

Mi vidis kelkajn apartajn bestojn.

Kiel la «Kea» papago, kiu povas nokte detrui la tendojn, la dorsosakojn kaj la glacoviŝilojn de la aŭtoj, bicikojn…Terura birdo tamen protektita, ĉar ĝi malmultas.

La «Weka» kiu similas al «Kiwi».

La Sea Lion (EO: marleono). Oni vidas ke li bonfartas.

Unu monato ne sufiĉis por preni tempon. Post Te Anau, kie mi vizitis fjordon, mi metis la biciklon en la buson por iri en Dunedin.

Jen la stacidomo.

La Otago-duoninsulo enhavas kolonion de «Royal Albatross» (EO: Reĝa Albatroso). Mi ne havis ŝancon vidi ilin flugante sed observis multajn birdojn tie kiel la «Royal Spoonbil» (EO: Reĝa Plataleo):

Multaj eksterlandanoj venas en Nov-Zelando por duonferii kaj labori. Multaj loĝas en sia veturilo. Ofte estas «Van», ĉar tio ebligas ne pagi loĝejon.

Bicikli en Noz-Zelando estas sufiĉe danĝera. La turistoj multas, kaj ili ne kutimas stiri en la maldekstra flanko kun kamioneto sur mallarĝa vojo, kie la rapidlimo estas 100 km/h.

Tiu vojaĝo estis bona sperto. Kompreneble, mi montris al vi nur la bona flanko.

Sed mi pretas foriri denove.

Marko.