Albault dummilite unue studis matematikon en Parizo, sed poste ŝanĝis al medicino. La studojn li finis en Tuluzo. En 1951 li edziĝis al franca Esperantistino Hélène Hachin. Iliajn tri infanojn Bertrand, Raphaëlle kaj Régine la geedzoj edukis kiel denaskulojn. Albault poste fariĝis pioniro de denaskismo kaj plurfoje verkis pri tio. En 1956 li specialiĝis pri oftalmologio (okul-kuracado) kaj ekpraktikis en Tuluzo. Post la morto de la edzino en 1973 li ekstudis kaj poste instruis sofrologion (psikosomata metodo, kiu kombinas orientajn kaj okcidentajn praktikojn cele al memkuracado de la korpo) kaj poste aliajn « mildajn medicinojn ». Fine de la 1970-aj jaroj li duan fojon edziĝis.
Albault redaktis la revuojn Internacia Pedagogia Revuo (1958-1959) kaj Monda Kulturo (1964-1966). Li verkis i.a. « Naŭ prelegoj pri la Fundamento » (1990), krome multnombrajn artikolojn en Franca Esperantisto, Heroldo de Esperanto, Scienca Revuo, Monato, Esperanto (UEA), La Letero de la Akademio kaj multaj aliaj periodaĵoj.
Aparte grava lia agado estis ankaŭ sur la leksikologia kampo. Post sepjara preparo en 1961 aperis lia Dictionnaire Français-Espéranto (Vortaro franca-esperanta) verkita kune kun Roger Léger.
En 1989 estis publikigita en Pekino lia traduko de Anatomia Nomenklaturo latina, angla, franca, esperanta, ĉina. Li ankaŭ kunlaboris pri i.a. la medicinaj terminoj dum la reviziado de Plena Ilustrita Vortaro (PIV 1970) en la 1990-aj jaroj.
(laŭ Vikipedio kaj Edukado.net )