Esperantumado en Tuluzo, retrospektive

[Aqueste article es solament en esperanto]

Saŭdadoj jam de la belega volontuladsperto kaj de la tuluza esperantistaro!
Labori en internacia teamo, vojaĝi, vivi en la suda Francio, en belega rozkolora urbo, amikiĝi kun lokaj kaj eksterlandaj esperantistoj – tre agrabla okupiĝo por junulo!

Sed mi ankaŭ multe lernis dum tiu tempo. Unue, mia Esperanta kaj mia franca nivelo multe pliboniĝis. Poste, mi malkovris kiel funkcias la asocia vivo – kiel pratike varbi pri Esperanto ĉe diversaj forumoj (en diversaj studentaj festivaloj, en lingvaj kaj solidarecaj forumoj), kiel malkovrigi al la interesatoj ludmaniere la Esperantan lingvon kaj kulturon, kie kaj kiel afiŝi kaj disdoni flugfoliojn, aŭ okazigi malkovr-atelierojn de Esperanto.
Unu el la plej gravaj spertoj estis la organizado de la radioelsendo kaj la preparado de la programeroj – ĉu intervuoj, ĉu rubrikoj de historio de la movado, ĉu kronikoj pri la tuluzaj aktualaĵoj, ĉu poezio, ĉu agendoj kun la venontaj Esperantaj eventoj en Tuluzo kaj la ĉirkaŭaĵo… havi gastojn en la radioelsendo, francajn kaj eksterlandajn, estis parto de tiu mojosa sperto.
La redaktado kaj la disdonado de bultenoj por la loka esperantistaro estis malpli ofta tasko sed egale mojosa – por la jara bulteno ni sendis 240 ekzemplerojn, mi sentis min kiel en la fabriko de la Kristnaska Viro!
Grava kuniga evento estis la manĝoklaĉoj, kie en agrabla etoso oni babilas, interŝanĝas kaj ĝuas bongustaĵojn.
La volontulado ne okazis nur en Tuluzo. Mi partoprenis ankaŭ Esperantajn renkontiĝojn en Foix, en Lautrec, en Arrout, en Verniolle kaj en Katalunio, pli ekzakte en Figueras. Preter la esperantajn programojn, mi amegis la vojaĝojn kaj la belajn pejzaĝojn.
Mia volontulado finiĝis sukcese kun la Krokodila Renkontiĝo, kie mi malkovris de proksmike la Pireneojn, mi nokte stelumadis, lernis pri astronomio, matematiko kaj naturo, kie mi fine ludis kaj ludigis la partoprenantojn.
Ĉu refarinda sperto tiu esperantumado en Tuluzo? Certe!!
Intertempe transloĝiĝis mi al Brazilo, kie mi daurigas studadon kaj esperantumadon. La esperantistoj de tie ĉi bone akceptis min kaj laŭdis la Esperantan skolon de Tuluzo 🙂
Grandan brakumon kaj koran dankon al vi ĉiuj!

Print Friendly, PDF & Email