Kelkaj tagoj en Barcelono

[Aqueste article es solament en esperanto]

Dum la ferisemajno, mi iris al Barcelono. Mia amikino, kiun mi renkontis en la bela bona Esperanto-evento SES – Somera EsperantoStudado gastigis min dum la semajno.

Ni promenis tra la granda urbo, kaj kiaj belvidaĵoj. Poste en la tago, ni renkontiĝis kun la loka grupo, kelkaj homoj de la grupo fakte jam konis min de SES! Mi supozas, ke se vi havas kaŝtanan hararon kaj portas kilton dum Esperanto-evento, homoj kutime memoras vin!

La urbo enhavas multajn esperantistojn en Amikumu, oni vidas esperantistojn ĉie en la apo. Dum la Babilrondo, 16 esperantistoj venis! En Britio, tiom da esperantistoj en unu loko ne kutime okazas.

La sekvan tagon, mi renkontis lokan esperantiston, kiu nomiĝas Ari, kaj ŝi invitis min al sia hejmo por tagmanĝi.

La esperantistoj de la urbo estas tre amikaj. Mi sentiĝis tre bonvena.

Print Friendly, PDF & Email