La eksplodo de la fabriko AZF

[Aqueste article es solament en esperanto]
La 21-an de Septembro 2001, je 10h17, la fabriko AZF de Tuluzo, (AZ por « azote», t.e nitrogeno, kaj F por « fertilisants », sterkoj) eksplodegis, profunde markante la urbon.

La oficiala bilanco kalkulas 31 mortintojn, interalie 21 dungitojn en la fabriko kaj ĉirkaŭ 2500 vunditojn el kiuj tridekon kun gravaj vundoj. La plejparto de la viktimoj suferis rekte pro la blova efiko de la eksplodo aŭ nerekte pro objektoj disĵetitaj de la blovo, ĉefe vitrosplitoj. Sed ankaù miloj da personoj eksuferis pro psikaj malordoj (depresioj, angoroj, sendormeco) kaj ankaŭ pro aŭdaj problemoj. La bilanco povintus esti multe pli peza se la eksplodon ne rezistus proksimaj fosgenaj tubaroj.

Tiu fabriko situis 5 km de la centro de Tuluzo, ĉe la rivero Garono kaj la ĉirkaŭurba aŭtovojo. La eksplodego kaŭzis gravajn detruojn en la sudokcidenta parto de la urbo, ĉefe malriĉaj kvartaloj. La tuta fabriko disbloviĝis, nur turo kaj gardodometo plu staris. Proksime, 2 grandajn vendejojn la eksplodo tute detruis, same kiel 150 urbajn busojn en la ĉefa busparkejo de la urbo. Ĝi forte trafis multnombrajn konstruaĵojn, loĝejarojn, oficejarojn, sportohalojn, kulturajn lernejajn kaj universitatajn ejojn, 2 grandajn liceojn kaj la urban psikan malsanulejon. Sed difektoj, rompitaj montrofenestroj, fenditaj muroj videbladis ĝis la urbocentro. Oni taksis la damaĝojn entute je 2 miliardoj da euroj. La detonacion oni aŭdis pli ol 80 kilometrojn de la urbo kaj oni registris sismon grandan je 3,4 laŭ la Richter-skalo.

Anstataŭ la fabriko, tute forigita, nun staras memormonumento, malsanulejo kaj studcentro pri kancero. La videblaj vundoj de la urbo hodiaŭ malaperis sed la profundaj traŭmatoj ĉe multaj personoj daŭre restis. Ne helpas, ke, post jaroj da enketo, dekoj da raportoj, da konfliktoj inter viktim-asocioj, da konfuzigaj informoj, daŭre aspektas ne klare la detala disvolviĝo de la akcidento kaj la diversaj respondecoj. En 2006, iom post la sendo de fina raporto de ekspertoj, la juĝisto fermis la enketon kaj konkludis ke akcidenta mikso de materialoj kaŭzis la eksplodon, eksplodon de stoko de almenaŭ tricent tonoj de amonia nitrato.

La 24an de Septembro 2012, dek unu jarojn post la katastrofo, la juĝejo de Tuluzo kondamnis je senintenca homicido la firmaon, filion de la firmagrupo Total, posedanto de AZF, kaj la eksdirektoron. Sed duboj ĉe multaj persistas, aŭ oni persistigas ilin. Pro apelacio, nova plua juĝo denove okazos. Konsekvence, de 15 jaroj, multaj hipotezoj pli malpli ŝvebaj daŭre aperas en artikoloj kaj libroj kaj la firmao Total, ĉefa akuzito, kompreneble ne estas la lasta agadi por dubigi la homojn… Hipotezoj kiel la terorisma spuro, (kiu rapide aperis ĉar la eksplodo okazis nur 10 tagojn post la dek unua de septembro, la terorisma atako en Novjorko), aù elektraj arkoj aŭ kulpigo de najbara fabriko de AZF,kiu produktis benzinon por spacraketoj kaj havas sekretajn aktivadojn por la franca armeo.

Sed tiuj daŭraj polemikoj, demandoj ne forgesigu, ke AZF estis produktejo de kemiaj sterkoj, partoprenanta en la armea-industria komplekso kies danĝero kaj malbono transiras tiun katastrofon.

AZF, tri literoj kiuj parolas pri mortigeca mondo, kies konstruadon ni partoprenas. Dekkvin jarojn poste, de la 19a ĝis la 26a de septembro 2016, la radiostacio Canal Sud organizas radiofonian eventon “Quand votre ville fait Boum” sed ne nur, en sia kanalo kaj en kelkaj lokoj de la urbo por repensi kio okazis, por esplori la ligojn kiuj kunigas industrion al terkultivado, armado kaj urbanismo.

Aŭskultu la registritan version kadre de Esperanto-Magazino N°97 kaj raporton pri la evento « Quand votre ville fait boum » kadre de Esperanto-Magazino N°102.

Print Friendly, PDF & Email