Sammy prezentas sin

[Aqueste article es solament en esperanto]
Saluton, mi nomiĝas Sammy Kennedy, mi aĝas dudek-jara kaj mi estas la nova volontulo de Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo.

Mi plenkreskiĝis en Irvine, urbeto apud la mezokcidenta marbordo de Skotio, 48km for de Glasgovo. Mia denaska lingvo estas la skota.

Mi ege ŝatas foti per malnovaj fotiloj kaj riveli miajn fotojn en la rivelejo.

Mi eklernis esperanton antaŭ unu jaro. Mi iris eksterlanden por mia unua fojo al SES 2018, ĉi-tiu estas mia dua fojo eksterlande!

Print Friendly, PDF & Email