Babilmanĝo de Marto 2017

[Aqueste article es solament en esperanto]

Jen granda sukcesema babilmanĝo kiu kunigis 16 esperantistojn el diversaj arieĵaj valoj, aĝoj, niveloj. Necesas aldoni ke la temo estis alloga : Prezento de la asocio de kaj far Ĵoĵo, 4acg.

Kompreneble, ni unue spertis la ĉies buntajn pladojn, tostis (esperantlingve) per senalkoholaĵa zingibra suko kaj la babiladoj senĉese vigligis la etoson. La plej spertaj klarigis la novajn vortojn aŭ dirmanierojn al la komencantoj, kaj ĉiuj elturniĝis por sekvi la interparoladojn.

Poste, komforte sidantaj en la salono, ni atente aŭskultis la prezentadon de Ĵoĵo kiu bele kaj elkore priparolis la malfacilan temon de la alĝeria milito, kiun li partoprenis. La partoprenantoj estis kortuŝitaj ĉefe Renato kiu spertis la saman teruran travivaĵon. Sed Ĵoĵo klarigis ke por elteni tiun pasintecon, li devis reagi pozitive kaj ĉefe kundividi sian sperton por informi, labori por paco kaj rifuzi militojn. Jen la celo de la asocio lia. La debato daŭris sufiĉe longe, ĉar la demandoj abundis, ĉu atestoj, ĉu petoj pri historiaj eventoj…

Vi trovos ĉi kune la tekston de prezentado de la prelego kaj kompreneble, Ĵoĵo pretas respondi ĉiujn demandojn viajn.

Kaj por tiuj kiuj ankoraŭ ne konas ĝin, Pierrette skribis la recepton de la zingibra suko !

Orienta Punĉo sen Alkoholo

Ingrediencoj por kvin litroj:

125 gr ZINGIBRO
250 gr KANSUKERO
1 GUŜO DE VANILO
2 LIMEOJ
2 CITRONOJ
6 GRANOJ DE PIPRO
1 CINAMŜELO
2 PINĈAĴO DA HIBISKO
3 TEKULEROJ DA TABASKO

Prefere fari tion la antaŭan tagon por plibonigi la saporojn

Vi kuiras dum iom da tempo en iom da akvo la pipron kaj la cinamŝelon. Poste, aldonu hibiskon kaj infuzu ĉion.

Dum tiu tempo, senŝeligu kaj tranĉu la zingibron en tre malgrandaj pecoj, poste miksu ĝin kun iom da akvo . Filtru ĝin per stamino kaj refaru tion dufoje. Premu bonege la pulpon por eltiri la tutan sukon.

Verŝu tiun sukon en kvinlitran vazon.

Aldonu la limean kaj la citronan sukojn, la infuzaĵon, la sukeron, la vanilon kaj la tabaskon

Fandu bonege por disfandi la sukeron kaj kompletu per akvo ĝis kvin litroj.

Lasu ripozi tiun punĉon dum unu nokto.

Alia bonega ideo : vi povas anstataŭigi akvon per pomsukon kaj gaseca akvo

Recepto de Annick en Santa Cruz, tradukita kaj farita de Ŝtoneto de Audressein kaj trinkita en Arrout dum la babilmanĝo pri la sankta « Casimir » la 4an de marto !

———————————————

Nia Asocio : 4acg

Mi dankas Evelyne por la propono. Ŝi min demandis rakonti al vi agadojn kiuj estis por mi medikamento. Mohamed Harbi, alĝeria verkisto skribis en franca lingvo: « On ne guérit pas un traumatisme par le refoulement »

Verŝajne vi ne konas mian asocion’’4acg’’(kvar ,a, tso, go).mi klarigos: estas kvar A.

La unua A estas la unua litero de la franca vorto: association

La dua A estas la unua litero de la franca vorto: anciens

La tria A estas la unua litero de la franca vorto: appelés

La kvara A estas la unua litero de la franca vorto:  : Algérie

Oni diras ‘’ association des anciens appelés en Algérie ’’

asocio de malnovaj varbitoj en Alĝerio

C estas uzata por la franca vorto « contre », kiu signifas « Kontraŭ » kaj G estas uzata por la franca vorto « guerre » kiu signifas « milito ».

Do en franca lingvo : 4acg estas ‘’association des anciens combattants en Algérie contre la guerre’’ kiu iĝis antaŭ nelonge ‘’association des anciens combattants en Algérie et leurs amis contre la guerre’’ asocio de malnovaj varbitoj en Algerio kaj de ties amikoj ĉar ĉiun tagon kelkaj membroj malaperas kaj geamikoj anstataŭas ilin

——————————–

La historio : Fine de la somero 2004, kvar kamparanoj, modestaj bredistoj, renkontiĝis en trinkejo en Millau (departemento Aveyron). Ili babilis pri la alĝeri-milito de 1954 ĝis 1962 ĉar ili batalis kontraŭ la Fronto de Nacia Liberigo (FLN). Hodiaŭ, ili estas eksbatalantoj kaj rajtas ricevi pension. Kaj de mallonge, ili ricevis la monon de tiu ĉi pensio. Tiam, ili aĝas ĉirkaŭ sesdekkvin jarojn: nek junaj, nek riĉaj.

La plej juna el ili, Rémi, deklaris ke li ne povas akcepti la monon ĉar ĝi havas sangan odoron. La aliaj jesis.

Vi scias ke en 1954 Alĝerio estis franca teritorio sed la popolamaso en Alĝerio petis sendependencon kaj estis la komenco de civila milito kun teruro. Multnombraj estis la malaperintoj aù mortigitoj kaj ekscesoj. Multaj en la popolo batalis por defendi siajn rajtojn, iuj per pafiloj, aliaj per informoj aù sabotoj . Preskaŭ ĉiuj viroj forfuĝis de la vilaĝoj.

Sed Rémi pripensis ke oni povus uzi la monon por humanaj agadoj en Alĝerio. Ili kontaktis iun konatan ĵurnaliston kiu nomiĝas Daniel Mermet. Li konsilis krei asocion. Tiele naskiĝis la 4acg kaj la aliĝintoj donacas ĉiujare sian pension al la asocio. (Hodiaŭ : 630 €)

Ĉirkaŭ 300 soldatoj de tiu epoko aliĝis al nia asocio. Ne sufiĉas kiam oni scias ke preskaŭ 2 milionoj da junaj francoj partoprenis tiun militon.

Kial mi aliĝis al la 4acg ?

Ĉar la 1an de oktobro 1955 mi devis militservi. Post milita instruado dum 6 monatoj, mi estis nomita ĉefo de batalgrupo da 30 soldatoj de septembro 1956 ĝis decembro 1957 en Kabilio.

Antaŭe, en junio 1953 mi eliris de la Normala Lernejo por Instruisto en Alger nomumite instruisto en Guerrara, kiu estas oazo proksime de Gardhaïa en kompleta dezerto. Mi montros al vi kelkajn fotojn.

De tiu epoko 2 eventoj lasis min malkomforta.

Unue, en novembro 1954, dum mi instruis infanojn en mia lernejo, oni informis min ke la 1an de novembro, mia kolego Guy Monnerot estis murdita kaj lia edzino serioze vundita proksime de Biskra. Tiu murdo estis la komenco de la milito en Alĝerio.

Due, la duan de januaro 1957, posttagmeze mia batalgrupo malsupreniris de la montaro. La batalo ĵus ĉesis, mi piediris trankvile meze de miaj soldatoj, dekvin dekstre, dekvin maldekstre, kiam subite mia helpanto kiu estis militisto (Adjudant Nivaggioli), mitralpafis de malpli ol dek metroj antaŭ mi. Mi pensis pri akcidento kaj demandis : Kio okazas ? Li respondis : « vidu kiu estis kaŝita en la herbaro ? ». Efektive, viro kun ĉaspafilo kuŝis senviva antaŭ mi. Mia helpanto aŭdinte bruojn (klak klak), rapide komprenis ke iu ĵus pafis. La du kartoĉoj ne funkciis ĉar ĝi estis malsekaj.

Do hodiaŭ danke al Dio kaj pli certe danke al Nivaggioli, mi povas babili kun vi.

Vi certe memoras ke inter 1830 kaj 1962 Alĝerio estis franca lando. Sed la popolo estis nek riĉa nek feliĉa kaj de tempo al tempo ĝi ribelis.

Vi ankaŭ memoras la freŝdatan deklaron de Emmanuel Macron dirante ke Francio estis faranta barbarajn krimojn en Alĝerio. Mi povas diri al vi ke tio estas vera : mi povas rakonti la etoson en Kabilio dum 1956 kaj 1957 ; mi skribis poemojn pri kelkaj eventoj pri tio.

La agadoj de 4acg :

Unue : Mone, ni pli forte helpas Alĝerion sed ni agadas ankaŭ en Palestino, Maroko, per 70000/80000 € ĉiun jaron.

Due : Ni rakontas nian travivaĵon dum la milito precipe rekte al la junuloj en liceoj, universitatoj aŭ asocioj. Ni estas atestantoj kiuj diras tion kion oni vidis kaj oni faris.

La rendevuoj kun la junuloj estas riĉaj pri interŝanĝoj kaj ofte kortuŝaj.

La 24an de aprilo mi estos en la Liceo de Moissac

Trie : La celo de nia asocio estas la frateco inter popoloj precipe inter Francio kaj Magrebo. Oni skribis manifeston (charte) de frateco kiun oni proponis al la franca registaro kaj oni organizas vojaĝojn en Alĝerio.

Konkludo : Mi petas permeson legi en la franca lingvo parton de mia poemo : ‘’Malbenita estu la milito’’ (maudite soit la guerre’’).

Print Friendly, PDF & Email