Januara babilmanĝo 2017

[Aqueste article es solament en esperanto]

Dekope ni gaje renkontiĝis en la komforta domo de Ĵoĵo. La suno estis invitita kaj, fakte akceptis partopreni nian rondon.

Tiel eblis admiri la mirindan pejzaĵon de tiu parto de pireneaj montoj ankoraŭ blanke vestitaj de pura neĝo. Nia gasto preparis por ni interesan ludon : ” la homlupo” kies kartojn li mem desegnis. Konfesindas ke post la abunda kaj bongusta manĝo, la komenco de la enketo iom pigris.

Ĵoĵo, kiel ludgvidanto, ĝuis niajn klopodojn, cerbumadojn! Sed, vere, post du horoj, kiam lumiĝis la afero, neniu pensis ke ŝi, jes, nia kara vilaĝestrino, estis la homlupo kaj ne rezignis pri mortigo de valoraj vilaĝanoj, eĉ geamantoj…

Ah politiko, demagogio, friponado, mensogo, vera vivo, ĉu ne ????

Tamen, ni multe parolis, apenaŭ krokodilis, (jes, vere) kaj rendevuis venontan monaton. Ĝis!

Print Friendly, PDF & Email