Subteni lernantojn en Togolando

[Aqueste article es solament en esperanto] 
Ĉiuj konas nian amikon Adjevi el Togolando tra « Esperanto Plus » aŭ tra siaj agadoj por la venonta Juna Kongreso « IJK » proksime de Lomeo.
Nun, ni povas helpi lin divastigi nian lingvon en Afriko tra sia agado en la liceo « le trophée des élites » en Lomeo. Adoptante nev(in)on ĉiu ebligas al ĉiu lernanto daŭrigi siajn studojn kaj lerni la lingvon.

Adoptu nev(in)on en la lernejo “Le Trophée des Elites”

Pli ol 200 gelernantoj de la 10-a ĝis la 20-a jaro lernas ankaŭ Esperanton en la lernejo “Le Trophée des Elites”. Interesa eksperimento en Lomeo, Togolando.

“Le Trophée des Elites” staras en la togolanda ĉefurbo en la nova periferia kvartalo Bè-kpota. Ĝi estas kiel bona oazo por la infanoj de la kvartalo, ĉar ili ne plu bezonas iri sub la suno piede kilometrojn antaŭ ol lerni skribi, legi kaj kalkuli.

La lerno-kotizo estas 55 eŭroj por tuta jaro. Sed multaj familioj penegas aŭ entute ne sukcesas pagi tiun kotizon. Tial bonvolu adopti Esperantan nev(in)on en “Le Trophée des Elites”. Sufiĉas sendi 55 eŭrojn al la konto “apto-c” ĉe UEA. Vi povas korespondi kun la nev(in)o, retpoŝte aŭ per ordinara poŝto, se vi tion deziros. Ĉiuokaze, vi rajtos peti de la lernejestro informon pri la evoluo de tiu infano, fine de la lerno-jaro.

“Le Trophée des Elites” bone funkcias kaj promesplenas. Eblas kaj pri ĝi korespondi kaj sendi viajn subtenajn kontribuaĵojn  al s-ro Michel Metzger – peranto en Francio – kies retpoŝta adreso jenas: m_metzger@orange.fr. Li helpas fakte kunigi la “kotizojn” en Eŭropo por tiel faciligi malmultekoste la transpagon inter Francio kaj Togolando.

Bonvenaj estas proponoj pri interklasaj interŝanĝoj aŭ similaj projektoj kaj materialaj subtenoj ankaŭ – al la poŝta adreso: 06 B.P. 61807, Lomé-Togo aŭ al la retpoŝto: adjevia@gmail.com – por kuraĝigi la plej malriĉajn kaj samtempe la plej lertajn infanojn en la lernado de Esperanto.

Print Friendly, PDF & Email