Septembra Babilmanĝo

[Aqueste article es solament en esperanto]
Nia septembra babilmanĝo sonoris kiel la lernejmalfermo por gelernantoj !
Ni dekope kunvenis por babili, ĉefe por interŝangi niajn spertojn dum la somero.

Iuj partoprenis la Ukon en Lilo, kaj rakontis siajn agadojn, travivaĵojn, des pli ke ili prezentis niajn du asociojn, « Une Ecole au Togo » kaj « Esperanto Plus ».
Ne ĉio glatis dum tiu semajno, kaj malgraŭ la energio de niaj amikoj, la pozitivaj reagoj de la vizitantoj, neniu montriĝis vere interesita.
Necesas diri ke multas la proponoj, la homoj, kaj ĝenerale niaj konatuloj revenis elĉerpitaj, sed vidis amason da samideanoj, da interesaj agoj.
Do, estis la momento meze de nia babilrondo, gustumi la diversajn salatojn el la ĝardenoj, mirindan ruĝan pomkaĉon kun aldonitaj delikataj ŝorbetoj…
Posttagmeze, la partoprenintoj de la lasta « Nomad’kurso » klarigis, evokis siajn rondirojn tra bela lando Ĉeĥio. Fakte, 12 geamikoj de nia suda regiono estis varme akceptitaj de la tieaj samideanoj. Kaj eĉ se la grupo fojfoje penis paŝadi en la urboj, ĉiuj poste agordis sin por konsenti ke temis pri ege interesa sperto.
Ni anoncis ke baldaŭ ĉiuj povos profiti de la malbanala vojaĝo legonte la « nomad’libreton » verkita de ĉiuj sub la majstra gvidado de Kristof, nia pormomenta instruisto. La surloka organizado, frukto de la interkonsento de Marie kaj Pavel, estis senproblema kaj ni malkovris akceptantan kaj vizitindan landon, kie esperantistoj kore akceptas samideanojn.
Ankaŭ la suno partoprenis nian babiladon, kaj ĉiuj en gaja etoso parolis pri siaj laboroj, projektoj, revoj, farendaĵoj ĝis la disiĝo.
Kompreneble ni ĝisis promesante revidi nin baldaŭ en esperanta etoso, ĉar, vidu, ni,la tutan tagon parolis Esperantlingve !

Print Friendly, PDF & Email