Esperanto-magazino N°210

Kun Marion, Inès, Simon.e, Quentin kaj Leïla. Vi trovos la Kio Novas, intervjuon, ero de la elsendo numero 203, fablon, kaj fine nian agendon!

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net

Programme :

1. vol 1, Piste 6 – Hiphopa kompilo

>> Kio novas?

  • En januaro, niaj tri volontuloj, junaj kaj naivaj, travivis ilian unuan Esperantan renkontiĝon (JES 2019) kaj faris intervjuetojn kun junaj esperantistoj el ĉie. Jen finfine la rezulto, kun subtekstoj en esperanto kaj en la franca! Vi povas trovi ĝin en nia jutube kanalo !
  • E@I (Edukado ĉe Interreto) skribis interesan artikolon pri la plusoj kaj minusoj de la virtualaj Esperanto-aranĝoj.

2. Argentino – Rafael milhomen

>> Renkontiĝo

La novaj voluntuloj decidis intervjui la malnovajn, kies civita servo finiĝos en la venontaj tagoj. Hodiaû ni bonvenigas Simon.e !

3. Ĉu timigas la ombro (eksplodigos vian domo) – La perdita generacio

>> The EGG

Tio estas ero de la elsendo numero 203, kiun faris Ugo kaj Anne. Ho, la nostalgio !

Andy Weir estas usona romanverkisto. The egg, aù la ovo, aperita rete en 2009 kaj poste estis tradukita en pli ol 30 lingvoj dank’ al la legantoj, kaj la animacio-studio Kurzgesagt kreis animan adaptacion. Nia traduko estas la traduko de Manuel Gxiorgini.

4. Chanson B – Ramona van Dalsem

>> Fablo

Le Corbeau et le Renard (la Korvo kaj la Vulpo) estas fablo de Jean de la Fontaine, fama franca poeto de la 17a jarcento. Liaj fabloj enscenigas bestojn kiuj agas kaj parolas kiel homoj ; kaj enhavas eksplicitan aû implicitan moralon. G.Vaillant tradukis tiun fablon en la libro Elektitaj Fabloj de Jean de La Fontaine, en 1906.

5. Malproksima limoj (tro) – Ale vojagxo

>> Agendo : la venontaj eventoj    

6.Viaj bukloj – Gijom Nenifar

Print Friendly, PDF & Email