Pri la tria Nomad’kurso, en Madagaskaro

[Aqueste article es solament en esperanto]
Jen raporto de Evelyne pri la tria Nomad’kurso en Madagaskaro kiu okazis en Januaro.
Deko da esperantistoj de nia regiono partoprenis tiun mirindan vojaĝon.

Malfacilas… la ruĝa insulo grandas, la emocioj senlime invadas la korojn…

Ĉerpi taŭgajn vortojn por transdoni tian sperton aspektas kiel magiaĵo.

 

Mi provas. Imagu la ekscitiĝon de 15 francoj en tiu jarkomenco 2016. Kun la flugbileto en poŝo, ili rendevuis ĉe la flughaveno por sperti nekutiman vojaĝon. Niko, nia “esperanto-gvidanto” surprize disdonis belaspektajn kajerojn, celante laborigi nin dum la vojaĝo, per interesaj, amuzaj, seriozaj taskoj.

Tamen, menciindas ke ĉiuj estas esperantistoj, ĉu komencantoj, mez- aŭ flu-parolantoj.

La ideo konsistis en granda rondvojaĝo tra la lando kunkune kun la tieaj samideanoj.

En la franca grupo, temis por kelkaj pri la unua vojaĝo en malproksima kaj “afrika” lando. Deziro, timeto, scivolo, miro legeblis en la okuloj.

Sed post sufiĉe longa flugo, tuj je la unua kontakto, ĉiuj timoj svenis. Niaj madagaskaraj geamikoj akceptis nin kiel familianojn, ja pli varme ol simplajn amikojn.

 

Dina kaj Gynet, kiujn ni (triope) renkontis antaŭ 10 jaroj, akuratis ĉe la flughaveno : ploroj, ridoj, brakumoj ne finiĝis, ni tiom ĝojis denove renkontiĝi! Jen la etoso! Tuj, ni ekvidis diskretan paron: Sylviane kaj Henriel. Ni nur rete interŝanĝis kun nia amiko, sed, ĉar la amikoj de miaj amikoj estas… Vi komprenis ke la etoso inter ni iĝas pli ol ĝentila!

Ni do pretis por veturi per verda buseto, deknaŭope, kaj tuj post nokto en la ĉefurbo, ni trafis la urbon Antsirabe. Ni romantike promenis ĉirkaŭ grandaj lagoj kaj atente aŭskultis la legendojn rakontatajn de Lala (patrino de Dina kaj elstara esperantistino en Antananarivo).

Bedaŭrinde, ni ne sukcesis viziti ŝian naskiĝvilaĝon pro la pluvsezona vojstato…

 

Morondava staras apud la Kanalo de Mozambiko je la Hinda oceano. Necesis tuta unutaga vojaĝo por atingi ĝin malfrue vespere. Sed je la vekiĝo, kiom bele! La restadejo Tsaravahiny situis en baobaba arbaro en la boŝo. Gejunuloj afable mastrumas la lokon, proponante diversajn interesajn spertojn:

Tiel, ni paceme glitis en pirogoj meze de mangrovo, frumatene promenis por aŭskulti kaj vidi la multnombrajn buntajn birdojn, observi la floraron, aŭ lernis plektadon de pajlaj korboj, promenis, dancis, bone manĝis… Konatinda loko!

 

Ni kompreneble vizitis Morondavan kie loĝas frato de Dina. Kaj, denove, surprizo atendis nin: la tuta familio pretigis al ni mirindan manĝon, kaj babilinte, eblas ke nova esperanta klubo naskiĝos denove en la urbo… Poste, naĝado en varmega oceano mirigis la francan grupon!

La reveno al Antsirabe, kiu estas deviga irvojo por atingi nian plej sudan punkton, denove necesigis unu tutan tagon, sed ni ne laciĝis danke al la pejzaĝo, ĉiam ŝanĝiĝanta kaj atestanta la detruadon de la arbaroj…

 

Sed, promeninte en Ambositra por kelkaj aĉetadoj, ni finfine atingis Ambalavao, ĉarman, ekstempan urbeton, kun la dua plej granda zebua foiro.

Vilaĝanoj zorge mastrumis lokajn naturrezervejon, kie lemuroj gaje akceptas vizitantojn.

Tridek kilometrojn for de la urbo, loĝas la gepatroj de Gynet, en kampara vilaĝeto, kie ni estis akceptitaj same kiel reĝoj. Jen la momento por rikolti la rizon, kaj ĉie la homoj draŝis la grajnon por la venonta sezono, la infanoj ĉirkaŭis nin ridante, la zebuoj trankvile paŝtiĝis, ni sentis nin hejme!

Tri tagojn por malkovri la naturon, la monton, dividi bongustajn pladojn kun la familio, dormi kunkune en la gepatra domo, ĉeesti noktajn kantojn fare de la vilaĝanoj. Ĉio ŝajnis rava.

 

Reveninte en Ambalavaon, fama ankaŭ pro la sovaĝa silko kaj manfarita papero, ni bonŝance renkontis tri homojn dezirantajn pluscii pri Esperanto. Ne probleme por Niko kiu tuj organizis kurson por la triopo, dum ni laboris!

 

La venonta etapo nomiĝis Fianarantsoa, kaj ni gastis en la loko de asocio Vozama, kies celo estas subteni studadon de infanoj en malriĉaj vilaĝoj, starigi akvoputojn kaj informi pri arboplantado…

Post vizito de la tieaj agadoj, ni entrajniĝis en la nuran faman trajnon FCE kiu transportas homojn de la altebenaĵoj al la maro: 12 horojn por 163 km, jen ekzotika veturado!

 

Fine de la tago, en Manakara, familianoj de Dina kore akceptis kaj regalis nin per abunda manĝaĵo.

La sekvantan tagon, ni direktiĝis al Mananjary, por komenci nian boatumadon sur la Kanalo de Pengalanes. Tri tagojn por revi, admiri, pripensi, labori, babili, interŝanĝi, tendumi inter la kanalo kaj la Hinda Ocenao, malkovri vilaĝetojn danke al la ĉiĉeronado de la teamo.

 

Alveninte en Mahanoro, ni retrovis nian karan verdan buson kiu rekte kunportis nin al Toamasina (Tamatave en la franca) por renkonti esperantiston nomitan Cleophane, kiu aĉetis malnovan lernejon antaŭ du jaroj, kaj intencas transformi ĝin en esperantan lernejon. Jam du klasoj lernas Esperanton!

Ni malkovris la plej gravan ŝiphavenon de la lando kaj gastis en la restadejo Lambahoany.

 

Reveninte al Tana, ni haltis en urbo Moramango kie pastorino Miora disponigis por ni grandan salonon en sia restadejo Gazela kiu akceptas lernantinojn de la kamparo.

Ŝi estas esperantistino, kaj ĉiuj lernantinoj deziris ricevi kurson de Niko: farite en vigla etoso!

Poste ni ne forgesis viziti novan vilaĝan naturrezervejon kiu entenas alian specon de lemuroj: Aye aye, kiuj estas ĉiam viglaj kaj ĉarmaj kun siaj grandaj okuloj.

 

Jam alvenis la retrokalkulo. Restis nur kvar tagoj antaŭ nia foriro, kaj multis la farendaĵoj en la ĉefurbo Tana. Invititaj ĉe Henriel kaj Sylviane, ni malkovris la koregan akcepton de niaj geamikoj, kiuj malavare nutris nin per delikataj pladoj arte komponitaj de ilia filo. En la domo, ni spiris honestan kaj feliĉan aeron, kaj neniu eraras se li eniris tiun domon por vivi en Esperantujo.

Tiel ni renkontis klerajn gejunulojn, amikojn aŭ familianojn de Henriel kaj Sylviane, kiuj, tuj iĝis niaj amikoj…

Vizitindas la lernejo kie Lala instruas en sia kvartalo. Ni agrable babilis kun la gelernantoj en la franca por trejni ilin pri konversacio. Malsurprize… ni finis la kurson per… esperanta kurso!

Bedaŭrinde, tiu ĉi tago malĝojigis nin ĉar nia kara amiko Gynet falis en la vojeton apud sia domo kaj vundis sin sufiĉe serioze, rompinte sian patelon…

Sed ankoraŭ ne sufiĉis niaj malkovroj kaj ĉiuj naturamantoj ĝuis la viziton de la botanika ĝardeno en esplorejo. Ne eblis forlasi Tanan sen supren-malsuprenpaŝadi per la ŝtuparoj de urbocentro kie vendistoj prikriis siajn varojn. Sub lerta gvidado de Benjamin, la edzo de Lala, ni malkovris sekretajn angulojn de la urbo kaj la promenado neforgeseblas!

Lastatage, ni veturis al Akamasoa, fama asocio, vilaĝo, realigaĵo de pastro Pedro, kiu admirinde kreis el la ĉefurba rubejo dignan vivmanieron por ĉiuj malriĉuloj kiuj provis supervivi en la rubejo…

Denove, diskrete, kun premata koro, ni enbusiĝis por la flughaveno. La akompanantoj multis, kaj ni provis prokrasti la adiaŭojn… Vane, la kruela disiĝo eltiris larmojn, ni senĉese kisis, brakumis… sed, ni skribos, sendos fotojn, promesite!

Print Friendly, PDF & Email