SemEo – Esperanto-semajno de Tuluzo

[Aqueste article es solament en esperanto]
De la 22 de marto ĝis la 2 de aprilo 2016 okazos la Esperanto-Semajno en Tuluzo. Dum la semajno, oni proponos diversajn renkontiĝojn, atelierojn kaj aranĝojn. Ni invitas ĉiujn eksterlandajn esperantistojn partopreni nian semajnon kaj alporti al ĝi eĉ pli internacian etoson.

Jen la programo de la semajno

Mardo 22-a de marto : Informtablo en la Universitato Jean Jaurès (Lingvoj kaj homaj sciencoj)

Ĵaŭdo 24-a de martoSkype-renkontiĝo kun esperantistaj partoprenontoj al festival IJF kiu okazos samtempe en Italio, pri la temo de la “moviĝivo de Europaj junuloj”.

Vendredo 25-a de marto : Informtablo en la Universitato “Paul Sabatier” (scienca)

 

Sabato 26-a de marto (10h00) :
Vizito de la Spacurbo en esperanto, gvidita de Marc kaj Morgan. Pikniko surloke.
Eniro :  Senpaga por eksterlandanoj (kontraŭ 21€ kutime)
(Registriĝo necesa)

Lundo 28 de marto  (20h00 – 21h00) : Radio-elsendo vive 20h-21h ĉe “Canal Sud” kun pluraj gastoj pri la temo “Vojaĝo”. Aŭskultebla ankaŭ ĉe canalsud.net.

Mardo 29-a de marto (18h30)
Renkontiĝo kun Saaed Ahmad
, verkisto kaj esperantisto pakistanano.
Saeed prelegos pri la vivo en Penĝaba vilaĝo de kie li devenas.
en “local du 36”, rue Bernard Mulé je 18h30
(poste ni proponos komunan manĝon surloke)

Merkrede 30-a de marto : Ateliero por infanoj en iu infancentro

Merkrede 30-a de marto (de 20h30) Ludvespero por malkovri aŭ praktiki esperanton, (en partnereco kun Toulangues) en la Asocio-domo de Arnaud Bernard.

Vendredo 1-a aprilo (ĝis 19h00)
Aperitivo-koncerto
 kun la groupo Vojaĝo (Mondo muziko en mondo-lingvo)

La vortoj kiuj povus plej simple difini la muzikgrupon “Vojaĝo” estas “Vivĝojo”, “Esperanta lingvo” kaj “Naturo”.
Efective, tiu grupo, kiu venas el Toulouse, urbo el la sudo de Francio, portas en siaj bagaĝoj muzikon kun latinaj akĉentoj kaj komunikema vervo.
Tiuj kvin muzikistoj, (Gilles Benard : klavaroj, Jean-Claude “Ĝuzepe” Patalano : saksofonoj/klarneto/fluto, Didier Kerboull : basgitaro, Pascal Marceillac : drumo, Julien Fisher : perkutiloj) decidis dediĉi sian arton al la kundivido de la ideoj – pere de la internacia Esperanta lingvo – kaj al la protektado de la naturo. Tiu donacema miksaĵo kun subtilaj kaj varmaj komponaĵoj invitas vin, al feliĉa kaj trankvila promenado, el la kerno de Amazonio ĝis mediteranea marbordo, de la sinkopaj ritmoj de sambo ĝis la influoj de ĵazo aŭ la virtuozo de ĉoro.
Vera vojaĝo, for, for… por ĉirkaŭiri la teron kiun oni amas.

Aperitive : okcitana baleto kun JoMo akompanita de la Bracabodegaires (sakŝalmoj) okaze de la apero de sia nova bita albumo “jOmO okcitanas” la unuan de aprilo.
Eblas antaù mendi la kodon ĝis la 23 avril ĉe: http://fr.ulule.com/jomo-okcitanas/
+ ludoj, ekspzocioj, projekcio-video, internacia bufedo de 19h
(Partopreno : 5 eŭroj)

Sabato  2 de aprilo (10h00- 18h00) : Partopreno al la evento “Arbre de las lengas” Salono Mistral – Metrostacio Carmes  (organizo : ArPoèmes Mediterranèa)

Sabato  2 de aprilo (14h00- 15h30) : AtelieroMalkovri Esperanton ” en la Niel asocio-domo. (Registriĝo necesa)

Print Friendly, PDF & Email