Alvoko de Hiroŝima Esperanto-Centro por la Internacia Virina Tago 2016

[Aqueste article es solament en esperanto]
Ni plusendas tiun alvokon el Hiroŝimo pri tutmonda pac-agado
Sendu pacmesaĝojn al Taeko antaŭ la 10 de februaro.

Estimataj, kaj karaj gesinjoroj en la mondo,

Ni, la plenuma komitato de la Internacia Virina Tago de UN 2016 Hiroŝimo, konsistanta el 22 organizoj kaj la municipo Hiroŝimo, salutas vin solidarece, kaj elkore alvokas al vi. En la 8-a de marto 2016, por la Internacia Virina Tago de UN, ni havos kunvenon por kunlaboro per saĝoj kaj fortoj, kaj antaŭenpuŝi konstruon de la socio por komuna partopreno de geviroj.

Virinoj de la gubernio kaj de la urbo Hirosima organizas kunlaborojn por heredigo de la socio paca al sekvanta generacio. Nur en paco ni povas koncentri fortojn por antaŭenpuŝo de komuna partopreno de geviroj.

Hodiaŭ ni alfrontas krizon de ĉena reago de teroro kaj venĝo post la malvarma milito post la dua mondmilito, kaj ni demandas pri nia mondkoncepto en abundaj informoj. En 2015 la japana registaro ŝanĝis elektoleĝon por publikaj oficoj, por ke ekde 18 jaraĝaj homoj havu la voĉdonrajton. Gravas ke, ni mem kiel suvereno elektu la ĝustan informon pri la socio por prijuĝi kaj praktiki la rajton.

La temo de Internacia Virina Tago de 2016 estas “La estontecon malfermas ni mem. Trovu la veron el abundaj informoj.” En la tago ni aŭskultos prelegon de ĵurnalisto de Japana Ĵurnalista Asocio pri la nuna situacio kaj taskoj de ĵurnalismo, por ke precipe juna generacio povu praktiki sian voĉdonrajton kaj malfermu sian estontecon, kaj kune ni pripensos pri elekto kaj agado al vere paca mondo.

El la atombombita urbo Hiroŝimo ni alvokas ĉiujn en la mondo al ne perforta solvo de la problemoj por paco.

Bonvolu doni vian opinion por nuligi nuklearmilon kaj militon, ni petas. Vian mesaĝon ni ekspozicios en kunvenejo de la urbo.

S-ino MATUMURA Aiko
Prezidanto de la plenuma komitato por la Internacia Virina Tago 2016, Hiroŝimo
La municipo Hiroŝimo
Kun virinaj organizoj:

Arko de Hiroŝimo / Konsilio Yui-porto / Kina karavano / Novjapana virina asocio / Ligo de vartistoj / Hiroŝima Esperanto-Centro / Ligo de medicinaj sindikato j/ Sindikato de emeritoj/ Instruista laborsindikato / Ligo de solaj patrino k infano(urba) / Laborsindikato de municipaj oficistoj / Laborsindikato de urbaj oficistoj / Ligo de patrinoj de la urbo / Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hiroŝimo/ Ligo de virinaj asocioj WENET / Ligo de Komercistoj/ Virina demokrata klubo / YWCA / Centro de komuna partopreno de geviroj en la socio / Ligo de Patrinoj de la gubernio / Sekcio de komuna partopreno de geviroj de municipo Hiroŝimo / Konsilio de Kino-rondoj de la urbo.


Limdato kaj aliaj informoj: la 10-a februaro 2016. por la ekspozicio, kiu komenciĝos la 16an de februaro post aldono de traduko de la mesaĝoj al la japana.
Maksimume sur unu leterpapero A-5 formata ( 14,8 x 21 cm). Ankaŭ viroj rajtas skribi al ni.
Kun notoj petataj: Nomo, sekso, aĝo se eble, profesio, loĝloko (urbonomo), lando.
Kontaktoadreso: OSIOKA Taeko osioka@mua.biglobe.ne.jp
Oogonzantyo 7-15, Minami-ku, Hirosima, 734-0041 Japanio

Print Friendly, PDF & Email