Cet article est seulement en espéranto.
Taglibro de mia frato estas libro, kiun eldonis artistino Ĥava Pressburger en 2005. Ĝi temas pri memornotoj de Petr Ginz, ĉeĥ-juda knabo, kiu priskribis sian vivon dum jaroj 1941 kaj 1942 en Prago. Oni povas legi malfalsajn priskribojn de tiama etoso en “geto sen muroj” kaj ĉiutaga vivo plena de nekalkuleblaj malpermesoj kaj dekretoj.
Petr (nask. en 1928) kaj Eva (nask. en 1930) Ginz kreskis en liberala cionisma hejmo. Laŭ vortoj de Eva, kiu poste ŝanĝis sian nomon al Ĥava, ili havis belan infanecon en tipa tradicia familio. Ili ĉerpis el juda kaj kristana kulturoj, havis multe da libroj, interesiĝis pri arto kaj aldone renkontadis kaj gastigis Esperantistojn de la tuta mondo. Iliaj gepatroj konatiĝis dum Universala kongreso en Prago en 1921. Pro tio, kiom sindonaj kaj idealismaj Esperantistoj ili estis, igis vivon de siaj infanoj eĉ pli interesa kaj riĉa, ekzemple provizante tranoktadon al eksterlandaj gastoj.
Ilia patro, Oto Ginz, estis oficisto kaj tradukisto. Li tradukadis ĉefe el Esperanto en la ĉeĥan. Lia verko estas ekzemple Radioamatora vortaro kvinlingva kaj li kunredaktis Ĉeĥoslovakan Antologion.
La gepatroj unue ne sciis, ke ili ambaŭ esta ĉeĥoj. Ŝi pensis, ke li pro lia aspekto estas hispano. Ankaŭ poste, kiam iliaj deveno kaj denaska lingvo klariĝis, Esperanto daŭre estis parolata kaj uzata kiel sekreta lingvo inter ili du, sed la infanoj interesiĝis pri ĝi. Do ili scipovis paroli Esperanton, sed ne lernis ĝin cele.
Gepatroj de ilia patro unue iom hezitis, ĉu miksita edziĝo (judo + kristana ĉeĥino) bonus. De la patrina flanko estis neniuj duboj. Patrino ofte citis: “Ĉeĥoj diradas, ke kiam ĉeĥa knabino edziniĝos al Judo, la edziĝo estos tre bona, ĉar Judo ne drinkas, ne batas sian edzinon kaj kutime bone laboras kaj tre bone prizorgas siajn infanojn. Fine ĉiuj kontentis pri tiu geedziĝo.”
Petr estis plurtalenta knabo kun riĉa imagpovo, kiu multe legis, pentris kaj mem kreis librojn. Kelkaj liaj rakontoj estis inspiritaj de verko de lia ŝatata aŭtoro, Jules Verne.
Lian vivon haltigis milito kaj ĉefe la Fina solvo de juda demando. Kiam Bohemio kaj Moravio estis aneksitaj al Germanio, Eva kaj Petr estis difinitaj kiel miksrasuloj kaj ĉiuj reguloj kaj dekretoj pri Judoj aplikiĝis ankaŭ je ili. Havantaj 14 jarojn, en 1942 kaj 1944, ili estis transportitaj al la geto en Terezín, en nuna Ĉeĥio.
Petr estis parto de junulara grupo, kiu eĉ dum malfacilega vivo en geto daŭre studis, kreis kaj ekzemple eldonadis gazeton Vedem. Petr ankaŭ laŭmemore skribis mallongan Esperantan vortoliston.
Eva priskribadis vivon en geto en sian taglibron, kiu poste iĝis parto de antologio de judaj verkistoj de holokaŭsto.
La gefratoj nur malofte renkontis unu la alian, ĉar ili loĝis kaj laboris en malsamaj lokoj kaj Petr baldaŭ estis veturigita al Osviecimo, kie oni mortigis lin. Unu jaron poste ankaŭ ilia patro estis transportita al geto, de kie li revenis al Prago nur kun sia filino. Petr ne revenis, sed lia konato donis al la familio almenaŭ artaĵojn kreitajn de Petr.
Post la milito Eva denove iris al lernejo kaj poste studis en gimnazio. Ŝi pli kaj pli interesiĝis pri arto kaj ekstudis ĝin. Dum unu cionisma renkontiĝo ŝi konatiĝis kun Abraham, sia estonta edzo. Ŝi konsciis pri malbona politika situacio en Ĉeĥoslovakio kaj mankis al ŝi libereco. Ili decidis foriri unue al Francio en 1948 por organizi migradon de Judoj al Israelo, kien ankaŭ ili enmigris 1 jaron poste.
Ŝi dediĉis sin al arton – organizis ekspoziciojn, instruis en artlernejo kaj plej ĝojis pri siaj ekspozicioj en Jerusalemo. Dum lastaj jaroj ŝi propagis memoraĵojn de sia frato Petr. Kiam Ĥava ricevis mesaĝon pri lia trovita taglibro, ŝi post malfacila diskutado aĉetis ĝin kaj decidis eldoni ĝin kiel libron. Ĝi estis sukcesa kaj tradukita al multaj lingvoj, inkluzive Esperanton, kaj en tiu lingvo ĝi daŭre aĉeteblas.
Nomo de Petr Ginz estis konata de interesiĝantoj pri Terezina geto, kiel redaktoro de knaba revuo Vedem. Kaj ĝi eĉ pli famiĝis en 2003 post la katastrofo de kosmopramo Kolumbia.
Lasta misio de kosmopramo Kolumbia ne estis sukcesa. Dum la lastaj minutoj antaŭ sekura resurteriĝo, 63 kilometrojn for de Tero, la kosmopramo eksplodis kaj ĉiuj 7 astronaŭtoj mortis. En ĝi estis 6 usonanoj kaj unu israelano, Ilan Ramon, kiu kunprenis en spacŝipo kopion de unu desegnaĵo de Petr, nomata Lunpejzaĝo (ĉeĥe Měsíční krajina), kiu montras, kiel Petr imagis vidon de Luno al Tero.
En 2018 usona astronaŭto Andrew Feustel ankaŭ kunportis replikaĵon de Lunpejzaĝo al kosmo kaj registris videon, en kiu li parolas pri la bildo. Li ankaŭ memorigas pri Ilan Ramon, Petr Ginz, kaj salutas lian fratinon dirante, ke oni ne forgesu la 6 milionojn da viktimoj de holokaŭsto.
La historio inspiris ankaŭ teatraĵojn kaj laŭ vivo de Petr oni en Usono kreis filmon nomatan Lasta flugo de Petr Ginz kaj Unuiĝintaj Nacioj elektis ĝin kiel unu el ekzemplaj filmoj por montri al infanoj kadre de edukado pri holokaŭsto. En la filmo estas kombinitaj elementoj de klasika dokumento kaj de animacia filmo kaj desegnaĵoj kaj rakontoj de Petr Ginz ekvivas.
Kredo de Ĥava estis: “Homo devas esti kuraĝa. Tio estas tre grava kvalito. Homoj, kiuj ne kuraĝis, tre ofte mortis. Krom normalaj devoj bezonatas havi ankaŭ ŝatokupojn. Ĉe mi estis arto, kiu multe helpis kaj daŭre helpas al mi. Ne devas esti arto, sed io, kio helpas nin ne pensi pri malbonaj aferoj en niaj vivoj kaj fokusiĝi je io agrabla.”
Mallonga versio de tiu ĉi teksto estas legita en nia podkasto, Esperanto-Magazino 320.
Fontoj:
https://www.yadvashem.org/remembrance/archive/torchlighters/pressburger.html
https://www.centropa.org/en/biography/chava-pressburger
https://www.jewishnews.co.uk/astronaut-records-holocaust-remembrance-message-in-space/
https://www.youtube.com/watch?v=zBj0bgKBxas
https://www.czechcenter.org/blog/space/mission/moon-landscape