Sabate kaj dimanĉe vespere, la partoprenantoj povis spekti la teatraĵon verkitan de Rikardo Cash, kaj aktoritan de la Tuluza Teatro Trupo. Krom tio, koncertis du gravaj reprezantantoj de la aktuala esperanto-muziko: Martin Wiese, kaj Aleksandro Cossavella. Tiunĉi vi baldaŭ havos la bonŝancon malkovri dum la Zam’festo en Tuluzo. Ambaŭ vesperoj daŭris kun diskutadoĉe la trinkejo kun diversaj partoprenantoj el Katalunujo, Danujo, Hispanujo, Francujo, Germanujo… La tagojn ritmigis tre riĉa programo kun kunsidoj kaj prelegoj kondukitaj de invititoj el diversaj kontinentoj. Ekzemple, la usonano Humphrey Tonkin pri « Tutmondiĝo, diverseco, Esperanto » kaj pri « Poetoj pri Esperanto ». La baratano A Giridhar Rao pri « Esperanto, ilo por malkoloniigo » kaj pri « Lingvaj homaj rajtoj en Barato ». Tiuĉi lasta prelego estis tre interesa,ĉar ĝi traktis malmulte konatan situacion en Barato. Ankaŭ mi tre ŝatis la prelegon pri « Jules Verne kaj Esperanto » de Abel Montagut. Kaj la prezento de Flo Martorell de Vinilkosmo pri la diskokrizo. ĉu esperanto-muziko transvivos ĝin? Grava afero por la kulturo, kies riĉecon bone montris tiu kongreso. Vidu fotaron de tiu renkontiĝoĉe Ipernity.
Foto : Tuluza Teatro Trupo