Cet article est seulement en espéranto.
Semajnfine inter la 24-a kaj la 26-a de februaro en Manresa okazis mojosa renkontiĝo, premiera granda evento de KEJ. Entute venis pli ol 60 homoj el ĉirkaŭ 20 landoj. Kompreneble partoprenis ankaŭ pluraj EKCanoj – do legu, kiel ni ĝuis ĝin.
Plejparto de homoj alvenis iom post iom vendrede posttagmeze por ĝui unuan ekskurson (al la Turo de Santa Caterina), ekinterkonatiĝi kaj post vespermanĝo en gastejo la unuan tagon ni finis vingustumante.
Sabate ni vizitis Muzeon pri Akvo kaj Tekstilo por ekscii pli pri historio kaj graveco de akvo en Manresa. Tagmanĝante ni ekkonis specialan parton de kataluna gastronomio La Calçotada! Kun plenaj stomakoj ni revenis al la gastejo por lerni eĉ pli pri akvo, Esperanto aŭ kataluna lingvo. Kompreneble ni denove manĝis kaj poste manĝetis dum Trinkomanĝa nokto.
Dimanĉe matene ni jam bedaŭrinde komencis paki kaj pretiĝi foriri. Antaŭ ĝiso ni ankoraŭ povis viziti libroservon, kiu estis disponebla ankaŭ sabate, kaj aĉeti aŭ almenaŭ trafoliumi diversajn librojn pri Esperanto kaj kataluna lingvo, kaj viziti la Groto de Sant Ignasi kaj Carrer del Balç.
Constance partoprenis kursojn: « Inter la diversaj agadoj de ĉi-tiu renkontiĝo estis kompreneble kursoj. La partoprenantoj ne devis partopreni tion, sed mi decidis tamen aliĝi kaj mi pravis ĉar estis bela sperto kun profundaj debatoj.
Estis 2 diversaj kursoj kaj mi partoprenis la kurson por progresantoj.
Jordi, unu el la organizantoj de la renkontiĝo proponis kurson pri akvo kaj pli specife pri solvoj por sanigi akvon. Ĉiu proponis eblajn proponojn por sanigi, purigi, lukti kontraŭ la akvo poluado. Ĉiuj ankaŭ diris kion ili jam faris kontraŭ tio kaj kion li povus fari en la estonteco.
Dum la dua parto, ni babilis pri la speci-evoluo, pri la specoj kiuj malaperis antaŭ jarcentoj sed ankaŭ pri specoj kiuj povus malaperi post kelkaj jaroj, inter ili estis insektoj.
La afero kiu plej gravas por mi dum kursoj estas la babilad-parto. Kiam ni havas la eblecon esprimi sin kune en esperanto kaj praktiki la lingvon, mi certas ke estas la plej bona vojo por progresi. Kaj Jordi sukcesis tion! »
Yentl-Rose priskribas la urbon kaj ekskursojn: « La aranĝo okazis en Manresa, bela urbo en la koro de Katalunio, kiun mi persone tre ŝatis. Mi multe vagadis kaj iomete perdis min inter la mezepokaj stratetoj kaj modernismaj bulvardoj kun forlasitaj fabrikoj (ekz. La Fàbrika Nova) Mi dirus ke la etoso estas samtempe gotika, baroka kaj industria, kaj ni ja vizitis la basilikon La Seu, la Groton de Sant Ignasi, kun la baroka preĝejo kiu servas kiel majesta enirejo al la groto, kaj la Akvan kaj Tekstilan Muzeon.
Cetere, la urbo ŝajnas havi viglan politikan kaj (stratan) artan scenon, kaj mi multe amuziĝis deĉifri la katalunajn murmesaĝojn. Sloganoj kaj freskoj estis ankaŭ miaj ĉefaj orientiloj por retrovi la gastejon.
Ankaŭ indas diri ke la semajnfino de la RenKEJtiĝo okazis samtempe kun mezepoka foiro (aŭ la Fira de l’Aixada) kaj ke ni havis do la ŝancon ĝui la foiron kaj spektaklojn. Sabaton vespere, antaŭ la fama Trinkomanĝanokton, mi iom hazarde, ĉeestis ege belan teatraĵon, kompletita kun kostumigitaj torĉlumitaj procesioj, artfajraĵoj kaj tradicia kantado.
»la Fira de l’Aixada »
Ignacio de Loyola piediris de Montserrat ĝis Manresa en 1522. Li pasiĝis 11 monatojn en Manresa. Lia privilegia loko de preĝo estis la Groto, natura truo ĉe la Cardener-rivero. Lia sperto tie, estus por Sankta Ignacio la origino de lia libro Spiritaj Ekzercoj. Li estas grava figuro por la Societo de Jesuo (Jezuitoj)
La organizantoj proponis interesajn kulturajn kaj historiajn ekskursojn, ni aparte dankas Kriŝna por liaj klarigoj! »
Michael Boris laŭdas la eventon: « La okazo mem de RenKEJtiĝo estis ĝojinda novaĵo, pluraj jaroj post la lasta evento de KEJ. Teamo tre juna kun pluraj novuloj sukcesis kolekti plurdekojn da esperantistoj por semajnfina renkontiĝo kiu pro la aĝo de la partoprenantoj portis pravoplene la difinon de « junulara » multe pli ol kutimaj junularaj esperanto-renkontiĝoj.
La diversaj urbekskursoj, la elekto de festa semajnfino kaj la enprogramigo de katalunlingvokurso kaj de « calçotada » (juncepetrostumado) ebligis plonĝadon kaj aprezadon de la loka kulturo. Dankindas kaj gratulindas tre KEJ pro ĉi tiu sukcesa, bonetosa, interesa junulara aranĝo! »
Ankaŭ Simon.e certas pri sia plej ŝatata parto de RenKEJtiĝo: « La calçotada estis tre aprezata, kaj mi aĉetis la saŭcon por provi fari Tuluze sed mi lernis ke estas specifa tipo da cepo nur produktata en Katalunio. »
Krom supre menciitaj programeroj okazis ankaŭ multege da babilado, klaĉumado kaj konatiĝoj, ĉio en bela etoso, kiu helpis al ni batali kun nekutima malvarmeco.
Dankegon al la organizantoj kaj ĉiuj partoprenantoj!