Un compte-rendu en espéranto presque complet proposé par Anjo de ses 2 mois passés à Toulouse et dans la région en tant que volontaire du Centre Culturel Espéranto.
Saluton, karaj! Kiel vi scias, mi – Hanna (Anjo) Mykytyn, Jalta esperantistino – estis elekita por volontuliĉe EKC dum du monatoj – majo kaj junio 2011. La sekvontajn tagojn, dank’ al alia juna asociano, Sébastien Denŭ, kiu, interalie, estis elektita por volontuliĉe TEJO-oficejo en Rotterdamo por tiuĉi jaro kaj jam eklaboris tie, mi konatiĝis kun alia ĉarma parto de Francio – departamento Aude (Odo), regiono Langedoko, Narbono,ĉarmaĉemara urbo, mezepoka kastela urbeto Karkassono,ĉarma franca vilaĝeto Saint-André-de-Roquelongue, kies pejzaĝoj alproksimiĝas al tiujĉi de Krimeo, regiono, el kiu devenas mi… Do, tiuĉi estis la unua semajno de mia Tuluzaĉeestado. La sekvintaj estis jam pli laborplenaj. Do, dum preskaŭ du semajnoj, okazis jam multaj prezentoj, budoj kaj atelieroj, dum kiuj oni havis belegan eblecon malkovri esperanton. Okazis budoj kadre de Eŭropa semajno en Tuluzo, sur laĉefa placo de Kapitolo, kaj alia apuda urbeto, Tournefeuille, kies esperanto budo estis, laŭ mi, ĝia grava parto,ĉar por tiu tendenco de Eŭropa lingvodiverseco esperanto ja tre valoras. Poste okazis ankaŭ budoj kadre de alia kulturaranĝo ‘Pas de Quartier pour les Inégalités’, kies celo estis montri, ke ne devas esti kulturmalegaleco inter la homoj. Kaj tiujĉi budoj intence okazis ne en urbocentro, sed en aliaj kvartaloj. Kaj dum tiujĉi budoj, kun multaj aranĝoj, koncertoj, ludoj, ktp., ne tiom kutimaj por la forcentraj ‘kvartaloj’, vizitis nin vere interesataj kaj dankemaj homoj, do la utileco de tiujĉi aranĝoj evidentas. Okazis ankaŭ ateliero dum alia aranĝo, kutima por Parizo, kaj nova en Tuluzo, – ‘Fête de l’Humanité’ (‘Festo de Humaneco’), dum kiu inter koncertoj de lokaj kantistoj, ankaŭ estis prezentita esperanto. Kiu estas celo de tiuj multaj budoj? Laŭ mi, se eĉ eble homoj, post kiam interesiĝas pri la lingvo, ne tuj eklernos ĝin, tamen ricevas informojn, kaj poste, eble eĉ post kelkaj jaroj, kiam oni mencias pri ĝi, jam almenaŭ scias, pri kio temas kaj laŭeble kaj laŭdezire, povas daŭrigi. Krom tiuj multaj kulturaranĝoj en Tuluzo okazis ankaŭ la 14an, 15an kaj la 16an de majo alia ‘aĵo’ – Iberia Renkontiĝo en Katalunio, en agrabla eta vilaĝeto apud Ĝirono. El Tuluzo partoprenis eĉ ‘karavano’ – ok homoj. Ni alvenis tien vendrede vespere, precize dum interkona vespero, kaj tuj renkontis multajn konatojn pere de aliaj junularaj renkontiĝoj. Malgraŭ ke la renkontiĝo ne estis tre granda (partoprenis malpli ol 100 homoj), programo estis sufiĉe abunda, estis kelkaj ekskursoj al apudaj urbetoj kun oficiala inaŭguro de la renkontiĝo en la urba biblioteko de unu el ili, debatoj pri lingvodiverseco de Katalunio, atelieroj pri diversaj aĵoj, kiel ido-lingvo, kursoj de popol’dancoj, kaj, kompreneble, bona etoso, kiun subtenis granda koncerto de ‘Kaj Tiel Plu’… La lastan tagon de renkontiĝo okazis ekskurso al Ĝirono,ĉarma kataluna urbo, kie tiam okazis Festivalo de floroj, dum kiu estis grandaj manifestacioj, koncertoj de la loka muziko… Fine de la renkontiĝo ni ekis al alia kataluna vidindaĵo – Barcelono, kaj restis en tiu belega urbo dum du tagoj… Certe, estas eta periodo por tiuĉi grandega urbo, sed tamen ni sukcesis ĝui kelkajn la plej gravajn kaj, laŭ mi, vizintindajn lokojn, kiel la plej konata preĝejo Sagrada Familia de Antoni Gaudí kaj urbocentron… Revenis ni per regiona trajno, tra hispanaj kaj francaj Pireneoj, kies pejzaĝoj vere belegas…. Tuluzen reveninte, ni denove havis kelkajn projektojn, kie bezonatis Esperanto-budoj. Unu el la plej grava de ili estis Forumo de Lingvoj, kiu okazis la 29an de majo. Tiuĉi forumo estas unu el la plej grandaj kulturaj aranĝoj de la urbo, kieĉiu lingvo kaj nacio de Tuluzo havas eblecon reprezenti sin. Multkoloraj naciaj kostumoj, bongustegaj nekutimaj manĝaĵoj, muziko, – bonega ŝanco malkovri kulturdiversecon. Esperanto bonege prezentis sin: krom la kutima informbudo, oni havis eblecon ludi amuzajn gramatikajn ludojn, spekti fotojn, aŭskulti kaj aĉeti esperantan muzikon, reprezentitan per Vinilkosmo. La 4an de junio sekvis la Forumon alia grava aranĝo, kiu regulare okazas en la regiono – Esperanto Semajnfina Staĝo en Arrout, agrabla montara vilaĝeto, kies ‘esperanta’domo kutimas gastigi esperantistojn. Tie estis organizitaj kelknivelaj eo-kursoj, gviditaj per Marion kaj Christophe, kuirateliero, kie ni kun Nico, laĉefa eo-kuiristo, gvidis la kuiradon de ukraina nacia manĝaĵo, – barĉo kaj varenikoj, kiujn ni poste ĝuis dum vesperamanĝo. Ankaŭ komence de la staĝo okazis mia datreveno, koran dankon alĉiuj partoprenatoj kaj organizantoj, kiuj gratulis min kaj okazigis veran feston Ankaŭ mia volontula laboro inkludis vizitojn al aliaj kluboj de la regiono. Do tuj post la staĝo mi kun alia esperantistino Solange Durou ekis al Pau, kie la 6an de junio ni organizis prelegon pri Ukrainio. Dum la prelegoĉeestis proksimume 6-8 lernantoj kaj ankaŭ kelkaj aliaj esperantistoj el la urbo. Preleginte iomete pri Ukrainio, ni kun Solange proponis al la aranĝpartoprenantoj komenti fotojn de Jalto, kiujn mi preparis por ili. Tiel, ni havis praktikan lecioneton de Esperanto. Tuj poste – la 8a de junio – diskutvespero en Bagneres, diverstema diskuto pri Ukrainio kaj ne nur pri ĝi Partoprenis ĝin lernantoj de la kurso gvidita per Robin Beto (esperante mi skribis la familnomon), ankaŭ junulino, kiu ekdeziris lerni esperanton kaj unu maljunulo-komencanto el Parizo, entute ni estis proksimume 10 personoj. La 9a de junio – mi partoprenis en esperanto-prezento en liceo de Bagneres, organizita de Robin. Okazis ĝi kadre de literaturleciono, la temo ‘utopio’. Dekomence oni diskutis pri la temo de utopio, demandinte, kio estas utopio por lernantoj. Poste ni proponis paroli pri esperanto kadre de utopio, Robin klarigis laĉefajn regulojn en amuza formo, poste li prezentis min kiel ukraina esperantistino, mi rakontis pri mia eo-sperto, kial mi bezonas esperanton, kiel ĝi helpas min, ktp. Fine ni demandis la lernantojnĉu esperanto estas utopio por ili. Ni prelegis dufoje por diversaĝaj grupoj. Reveninte Tuluzen, la saman tagon, oni organizis filmovesperon, – mi iomete rakontis pri la sovetdevena filmo, kiun mi proponis por spektado, kaj tuj poste ni ekspektis ĝin. Ŝajnis al mi, keĉiuj ŝategis tiunĉi viglan kaj ridindan komedion (‘Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion’) faritan laŭ samnomata teatraĵo de Mikaelo Bulgakov, fama soveta verkisto. La 14a de junio okazis manĝoklaĉo en Cabanes kun la lernantoj de Daniel Maynau. Post la manĝo ni diskutis pri Ukrainio, estis ni proksimume 11-13 personoj. La 21 de junio okazis oficiala prelego pri Ukrainio en turismoficejo de Villeneuve de Aveyron. Partoprenis ĝin proksimume 20 personoj, inter kiuj nur kvar-kvin esperantistoj, la aliaj venis dank’ al anoncoj disvastigitaj tra la tuta urbo per turismoficejo kaj printitaj en la urbogazeto. Tial mi parolis esperante kaj Andre Andrieŭ tradukis france. Fine de la prelego aŭskultantoj faris demandojn pri Ukrainio, esperanto mem, ktp. La 24an de junio partoprenis mi en eo-kursoj en Foix organizitaj de Rene Ballaguy. Okazis ĝi en la agrabla kaj amika konversacio, dum kiu mi prezentis Ukrainion, Krimeon kaj Jalton, ili, aliflanke, prezentis sian regionon kaj urbon. Ankaŭ alia ukraina volontulino Maria Yasnyska el Lvivo (kiu volontulas en Foix kadre de eŭropa volontula servo dum duonjaro) helpprezentis Ukrainion aldoninte amuzan filmeton pri ukraina kulturo. Estis ni proksimume 8-10 personoj. Post tiu traregiona ‘turneo’ ankoraŭ estis kelkaj aranĝoj kiujn mi povis partopreni dum mia lasta semajno tie, kiel budojĉe Festivalo de la Tero, aperitivon okaze de oficiala fermo de la asocia biblioteko, babilvespero kaj renkontiĝo kun gelernantoj de la fulmokurso, gvidita de Christophe Chazarein, la lasta radioelsendo (kiun mi finfine sukcesis fari en la franca post kelkaj miaj partoprenoj en esperanto dankon al bonegaj gvidantoj de radioelsendo – Rikardo Cash kaj Christine Vidotto (KiKi) – pro la akcepto tie), lasta manĝoklaĉo en belega vilaĝo Belcastel, lastaj adiaŭoj… Kompreneble, mi ne volis lasiĉiujn tiujn agrablajn homojn, multaj el kiuj fariĝis bonegaj miaj amikoj. Dankon, Tuluzo, pro tiu neforgesebla sperto, kiun vi donacis al mi kaj aparte al miaj bonegaj gvidantoj dum la tutaĉeestado tie – Marion Quenut kaj Christophe Chazarein, dank’ al kiuj, laŭ mi, EKC kaj Esperanto en Tuluzo evoluas kaj prosperas Ĝis la venonta, Amike kaj elkore, Anjo