2018-2019: Agadu por Esperanto: estu Civita Volontulo por nia asocio!

Nia asocio serĉas junulon, kiu deziras agadi 8 monatojn por Esperanto en nia urbo, de oktobro 2018 ĝis majo 2019. Povas kandidatiĝiĉiuj junuloj de 18- ĝis 25-jaraj, el la 31 landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo.

Nia asocio kaj ĝia agado Esperanto-Kultur-Centro estas asocio celanta disvolvi la interkulturajn interŝanĝojn kaj la internacian solidarecon per la lingvo Esperanto.

Ni agadas precipe en tri kampoj:
– informado pri la lingvo,
– instruado de la lingvo, – utiligado de la lingvo (diskut-rondoj, kulturaj eventoj, prelegturneoj, ktp…) Niaj konkretaj taskoj:
– Ni informas per prelegoj, standoj, afiŝoj kaj flugfolioj, gazetaraj dosieroj, ktp…
– Ni havas diversnivelajn kursojn kaj atelierojn en Tuluzo kaj ĝiaĉirkaŭaĵo.
– Ni okazigas tri aŭ kvarfoje en la jaro intensajn semajnfinajn kursojn.
– Ni produktas unuhoranĉiusemajnan radioelsendon en la franca kaj Esperanto, aŭskulteblajn pere de interreto sur la tuta terglobo.
– Ni posedas bibliotekon kaj proponas regule libroservon dum diversaj okazaĵoj.
– Ni ofte akceptas eksterlandajn prelegantojn, artistojn, aŭ simplajn civitanojn, kiuj riĉigas la vivon de niaj membroj kaj enkondukas ilin en la kulturan diversecon.

Nia asocio havasĉirkaŭ 60 membrojn, estas gvidata de deko da volontuloj. La asocio ne posedas propran ejon, sed kunvenas aŭ kursas en kulturdomoj, lernejoj, universitatoj, kafejoj aŭĉe esperantistoj. Iamaj volontuloj En la dek pasintaj jaroj, ni ricevis 4 volontulojn (vi povas legi ilian raporton per klaki sur la nomoj):

Przemek Wierbowskidum 9 monatoj en 2006-2007. Hanna Mykytyn en Majo-Junio 2011. Zs&oacutefia Patakidum iom pli ol1 monato en Junio 2012. Andy Hern&aacutendez Mart&iacutenez en Majo/Junio 2014. Tiuj junuloj agadis enkadre jen de la “Eŭropa Volontula Servo” (Przemek), aŭ jen de privata interkonsento. ĉi tiu nova volontulado, nun proponata, diferencas en tio, ke ĝi okazos enkadre de la oficiala programo “Civita Volontulado”. En 2015-2016, 2 junaj francoj, Charlotte kaj Jacques volontulis kadre de tiu programo, 8 kaj 6 monatojn. En 2016-2017, 2 junaj esperantistoj, Manuela el Rumanio, kaj Robert el Irlando, volontulis kadre de tiu sama programo 8 monatojn. Denove 2 francoj, Lilia kaj Olivia volontulis en 2017-2018. En 2018-2019, ni rajtos akcepti 3 volontulojn! La programo “Civita Servado” La Civita Servado (“Service Civique”) estas franca ŝtata programo malfermita alĉiuj civitanoj de la Eŭropa Ekonomia Areo, kiuj aĝas de 18 ĝis 25 jarojn. La junulo ricevadas de la franca ŝtato kaj de nia asocioĉiumonatan kompens-monon (ĉirkaŭ 570&euro), kaj plenan sanprotekton. Eblas ankaŭ ricevi kroman monhelpon por la loĝado. La volontulo agados po 24 horojnĉiusemajne dum 8 monatoj. La disvolvado de lia/ŝia volontulado estas akompanata de mentoro, kiu helpas kaj konsilas. Fine de sia volontulado, li/ŝi ricevos atestilon pri la kompetentoj, kiujn li/ŝi akiris. Taskoj de la volontulo La volontulo helpos kreskigi la utiligadon de la lingvo Esperanto, enĉiuj ties aspektoj, por niaj asocianoj sed ankaŭ por la Esperanto-parolantoj de la tuluza regiono. Eblaj agadoj: aranĝado de regulaj agadoj celantaj la Esperanto-lernantojn kaj -parolantojn de la tuluza regiono. Ekzemple: vesperaj tem-debatoj, ludoj aŭ filmoj en Esperanto, aranĝado de interreta praktikejoj, de kulturaj renkontiĝoj, pri diveraj temoj kaj per diversaj rimedoj kiuj mobilizos la kapablojn kaj spertojn deĉiu asociano (ekz: astromomio, kuirado, vojaĝ-raportoj, ktp…) animado de la 2-horajĉiusemajna deĵorado en komunuma kvartal-domo kie troviĝas nia asocia biblioteko (leganto-rondoj, prezentado de libroj, traduk-praktikejoj…) partoprenado en la realigado de niaĉiusemajna radio-elsendo (kronikoj, intervjuoj, raportoj…) vivigado de niaj paĝoj en la sociaj retoj (varbado de kontaktoj, gvatado de la amas-komunikiloj, kreado de eventoj…) artikolado por nia regiona retportalo (blogo, novaĵ-bulteno, aliaj dissendaĵoj…) partoprenado en la organizado de la Esperanto-Semajno (helpo en la alekstera komunikado kaj en la okazado, akceptado…) Unu plia tasko estos ke la volontulo lernu la francan lingvon sufiĉe por esti aŭtonoma la lastajn monatojn. La volontulo povos ankaŭ partopreni en internaciaj interŝanĝo-projektoj (Erasmus+) kaj en aliaj agadoj de nia asocio. La agadoj realiĝos enkadre de teamo da helpantoj kaj aktivuloj, kaj kunlabore kun du aliaj civitaj volontuloj. La volontulo kompreneble povos iniciati proprajn ideojn kaj projektojn. Profilo de la serĉata volontulo Ne havas la francan kiel gepatran lingvon. Havas minimume la nivelon B1 en esperanto (kun aŭ sen atestilo), kaj interesiĝas pri Esperanto kaj ties movado. Pretas helpi pri diverstipaj projektoj. Estas aŭtonoma kaj sociema persono. Kapablos prelegeti pri sia lando, urbo aŭ pri ia persona interesiĝo. Kiel kandidatiĝi? Se tiu volontula posteno interesas vin, bonvolu sendi mallongan mesaĝon al Marion, la respondeculino de la volontula projekto, antaŭ la 5a de aŭgusto 2018.

Ŝi klarigos, kiel vi devas prezenti vian kandidatiĝon. marion.quenut (ĉe) laposte.net

Print Friendly, PDF & Email