Saluton, karaj samideanoj
Mi nomiĝas Ĝonatan (skribita Jonathan) kaj mi estas unu el la tri novaj volontuloj ĉe EKC! Volante agadi por Esperantujo, mi estas el Francilio (el Saint-Quentin-en-Yvelines).
Mi interesiĝas pri aviado kaj mi studos por iĝi piloto post mia civita servo.
Mi malkovris kaj sole eklernis la Lingvon Internacian ekde Julio 2018, sed bedaŭrinde, mi ne trovis multe da okazoj por paroli kun aliaj esperantistoj. Bonŝance, tio nun ŝanĝiĝos tre rapide!
Mi jam havis kontakton kun membro de SAT-Amikaro, kiu prezentis nian komunumon en mia pasinta liceo.
Mi ofte parolas pri Esperanto al miaj proksimuloj, kaj mi eĉ iomete ekinstruis ĉi-tiun lingvon al mia frato.
Mi kore esperas ke Esperanto estos la Eŭropa lingvo, eble post 30 jaroj?
Ĝis baldaŭ en Esperantujo!
Ĝonatan