
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france. Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a, en canalsud.net.
Anoncoj pri la aktualaĵo de Esperanto en Tuluzo kaj en la mondo, intervjuoj, kronikoj kaj esperanto-muziko !
>>> Aŭskulti / Elŝuti la lastajn elsendojn
Vi povas retrovi nian podkaston jam la sekvan tagon (elŝutebla en MP3) en nia retejo, kun la la listo de la muzikoj aŭskultitaj, la ligiloj al la retejoj pri kiuj ni parolis…
Niaj elsendoj estas anoncitaj en nia agendo kaj estas vive lunde de la 20a ĝis la 21a (CET) dufoje monate. Por aŭskulti la elsendon vive Interrete ĉe Canal Sud.net
Kutima programo de la elsendo (proksimumaj horoj) :
- 20h10 : Kio novas? aktualaĵoj de la Esperanto-movado
- 20h20 : Renkontiĝo(j), intervjuoj kaj raportaĵoj
- 20h30 : Alia rubriko, historio, kuira recepto… (foje)
- 20h40 : Poezio/Legado poezio aŭ rakonto en Esperanto (foje)
- 20h50 : La agendo de la esperanto en la Tuluza regiono
La kronikoj estas en la franca kaj/aŭ en Esperanto, se unulingvaj ili estas kutime resumitaj en la alia lingvo.
Demandoj / Proponoj : Marion 06 87 64 75 84
Partneroj :

Vi povas ekscii pri ĉiuj muzikoj kiujn ni aŭskultas
kaj elŝuti ĝin sur vinilkosmo-mp3.com

Trovu ĉiujn programojn kaj novaĵojn de la Tuluza Libera Radio: Canal Sud
KELKAJ FOTOJ:




















