Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo

Neprofitcela asocio, kreita en marto 1992, Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo celas disvolvi la interkulturajn interŝanĝojn kaj la internacian solidarecon per la lingvo Esperanto. Ni precipe agadas en tri kampoj: informado pri la lingvo, instruado, kaj utiligado de la lingvo.

Nomo en la Franca : Centre Culturel Espéranto
Siglo : EKC

EKC proponadas diversajn regulajn aktivaĵojn.

EKC kunorganizis la tuluzajn renkontiĝojn KAFE en 2000 kaj FESTO en 2010 kaj organizas de 2012 ĉiujaran Esperanto-semajnon SEMEO.

EKC regule invitadas eksterlandajn volontulojn neformale aŭ kadre de la franca programo Civita Servo.

Priasociaj dokumentoj elŝuteblas en la franca paĝo pri la asocio


NIAJ PARTNEROJ :

Esperanto-Kultur-Centro membras en :

– la asocio Esperanto Sudo-Pireneoj (regiona federacio)
– la Centre Toulousain du Bénévolat (Tuluza volontula centro)
– la asocia radio Canal Sud
– la asocio Toulangues
– la kolektivo Alternatiba Tuluzo

Subtenas nin la urbo Tuluzo kaj la departamento Haute-Garonne

Ni akceptas la lokan monunuon Sol Violette

Ni akceptas volontulojn kadre de la programo Service civique

Ni partoprenas en internaciaj projektoj (Erasmus+ programo) kun TEJO, kaj aliaj naciaj kaj lokaj Esperantaj organizoj kiel ĈEJ, GEJ, BET, E@I, AET, HEJS