Eventoj

26/05/2024
Lingvoforumo 202410:00 – 18:00
Lingvoforumo 2024

 

Dimanĉon la 26an de majo Esperanto Kultur Centro ĉeestos en la  Lingvoforumo  kiu okazos ĉijare sur placo Sankta-Sernino. Vi trovos nin je stando n°20 apud ĝardeno Cartailhac. Ni ankaŭ partoprenos per prezento de poezioj enkadre de “Popoloj kaj poezio” kaj de kantoj sub la tendego.

27/05/2024
Esperanto Magazino N°35320:00 – 21:00
Esperanto Magazino N°353
,

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte en Esperanto, parte en la franca (kun muzikoj, novaĵoj, rubrikoj… ). Vi povas aŭskulti nin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a, en Canalsud.net

28/05/2024
Lingvokafejo19:30 – 21:30
Lingvokafejo
Café le Cactus, Toulouse

Ni proponas tablon por babili en Esperanto kadre de lingvokafejo. Komencantoj, progresantoj, fluparolantoj estu bonvenaj !

08/06/2024
Inaŭguro de la statuo de Lucien Péraire11:00 – 14:00
Inaŭguro de la statuo de Lucien Péraire

Laŭ invito de Sro Ludovic Biasotto, urbestro de Lavardac, okazas inaŭgura ceremonio de la statuo de Lucien Péraire, esperantististo naskiĝinta en Lavardac, Lot-et-Garonne, kiu bicikle vojaĝis de Francio ĝis Ĉinio en la jaroj 1928-1932.

Pli da detaloj je Lucien Péraire, tra la mondo per biciklo kaj esperanto

 

EKC proponas partopreni en la inaŭguro veturante per trajno ekironte je la 07:52 el Matabiau, kaj biciklonte de Agen al Lavardac. La inaŭguron sekvos kuna manĝo. Bonvolu anonci ĉu vi planas partopreni la manĝon (ĉirkaŭ 27 €) plenigante ĉi tiun formularon.