Volontulu en Tuluzo kaj en Eŭropo!

Ĉiujare, kadre de la programo Civita servo, nia asocio akceptas 4 volontulojn por unujaraj misioj.
La volontuloj kontribuas por promocii internaciajn rilatojn per la lingvo Esperanto en Tuluzo kaj ĉe esperanta partnerasocio en Eŭropo.

La programo “Civita Servo” estas volontulado por junuloj de 18 ĝis 25-jaraĝaj, loĝantaj en Francio aŭ landoj de Eŭropunio + Svisujo, Islando, Liĥtenŝtejno kaj Norvegujo. Pli da informoj en la franca

Tiuj misioj daŭras:
5 aŭ 7 monatojn en Tuluzo (Septembro-Marto)
5 aŭ 7 monatojn ĉe niaj partneroj eksterfrancie (Aprilo-Aŭgusto)
– Unu semajnon en Tuluzo por raporti.

Kandidatiĝu antaŭ la 19-a de julio, skribante al toulouse@occeo.net.
Proponataj misioj: N°1, 2, 3 kaj 5 (Tuluzo + Polujo, Slovakujo, Nederlando aŭ Katalunujo)

En Tuluzo, la volontuloj kunlaboras en teamo de aktivuloj kaj aliaj volontuloj el la sama programo, 24h semajne (ofte semajnfine kaj vespere) en diversaj tuluzaj laborlokoj. La misioj celas diskonigi Esperanton kaj utiligi ĝin en la tuluza regiono kaj prepariĝi por la restado ĉe la partnero (lernado kaj uzado de la lingvo en profesia medio)

Projektoj kaj taskoj proponitaj por la misioj en Tuluzo :

  • Plulerni Esperanton (por uzi ĝin kiel eble plej bone dum la volontulado). Eblos trapasi KER-ekzamenon dum aŭ post la volontulado
  • Kleriĝi pri la esperanto-kulturo (historio, valoroj, muziko, literaturo, internacia solidareco, uzado kaj utiligado de la lingvo..)
  • Partopreni en agado por diskonigi Esperanton (asociaj aŭ lingvaj forumoj, atelieroj aŭ prezentoj…)
  • Partopreni en la kreado de radioelsendo en loka radio (skribi kaj legi rubrikojn, prepari kaj gvidi intervjuojn, zorgi pri la tekniko, munti raportaĵojn, prepari la podkast-paĝon, subteksti la jutubversion)
  • Zorgi pri la sociaj retoj (serĉi kontaktojn, observi kio okazas, krei eventojn, krei videojn…)
  • Redakti artikolojn por nia retejo (kaj la regiona portalo), la asocian bultenon, aliajn publikaĵojn, instigi/helpi aliajn membrojn por verki…
  • Partopreni en la organizo de SEMEO, la Esperanto-semajno, en Marto aŭ de la regiona Esperanto-festo en Decembro (Helpi pri komunikado + akceptado, logistiko, informado, organizo…)
  • Partopreni trejnadojn aŭ internaciajn renkontiĝojn, interalie kadre de Erasmus+ projektoj
  • La volontulo povos ankaŭ lanĉi novajn projektojn.

Ĉe la partneroj :

Misio N°1 = en Polujo ĉe Bjalistoka Esperanto-societo
– Partopreni la organizon de la “Zamenhoftagoj” decembre en Bjalistoko (februara misio)
– Partopreni la organizon de la « lingvokafejo » de Bjalistoko (partnerado, komunikado)
– Partopreni la kulturan aranĝon Arkones en Poznano, alia pola urbo.
– Helpi pri instruado de Esperanto (prepari kursojn kaj gvidi diskutrondojn)
– Helpi pri eldonado de libroj en Esperanto (provlegado kaj grafikaĵoj post speciala trejnado)
– Helpi en la esperanta biblioteko de Bjalistoko (katalogi, organizo de literaturaj renkontiĝoj)
Pli da informoj pri BES

Misio N° 2 = en Slovakujo ĉe E@I
– Kontribui en la enhavo de la retejoj kaj retaj projektoj de la organizo (tradukoj, grafikaĵoj)
– Partopreni en la komunikado de la diversaj projektoj (sociaj retoj, partneroj…)
– Partopreni en la organizo de LingvaFest’, lingvofestivalo malfermita al la publiko kun prelegoj, kursetoj, standoj de diversaj institucioj
– Partopreni en la organizo de Polyglota Kunveno, kunveno de lingvemuloj (misio septembra)
– Partopreni en la organizo de UK, Universala Kongreso (misio septembra)
Pli da informoj pri E@I

Misio N° 3 = en Nederlando ĉe TEJO
– Kontribui en la enhavo de la sociaj retoj de la asocio
Akcepti vizitantojn en la Centra Oficejo, la sidejo de la organizo.
– Partopreni en internaciaj eventoj kun la komisiono pri Eksteraj rilatoj de TEJO
– Partopreni en la organizo de la Internacia Junulara Kongreso.
Pli da informoj pri TEJO

Misio N° 4 = en Germanujo ĉe Esperanto-Stacio de Halbe
– Helpi pri komunikado (Kreado de materialo, afiŝoj, videoj, standoj…)
– Partopreni kaj helpi pri organizo de kursoj kaj seminarioj de la asocio.
– Kontribui al novaj projektoj pri virtuala realeco kaj lingvolernado
– Helpi por aktivigi kaj dokumenti la sociajn retojn kaj retejon de la organizo
– Helpi pri organizo de internaciaj renkontiĝoj
Pri la partnero GEJ kaj la projekto Esperanto-Stacio

Misio N° 5 = En Katalunujo ĉe Kataluna Esperanto-Asocio
– Helpi la Biblioteko-Arkivon Pedro Núñez (katalogi, organizi literaturrenkontiĝojn)
– Partopreni la vivigon de la retpaĝaro kaj de la sociaj retejoj de la asocioj.
– Partopreni la organizadon de lokaj kaj internaciaj eventoj
– Subteni Esperanto-instruadon
– Helpi gvidi konversacian rondon
– Prepari artikolojn kaj prezentaĵojn por alirebligi katalunan kulturon en Esperanto
Pri la partnero KEA