SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo

Ĉiujare, en marto, la plej granda esperanta festivalo de Okcitanujo okazas en Tuluzo – la Semajno de EsperantoSEMEO!

Dum dek tagoj, Tuluzo iĝas loko por internaciaj renkontiĝoj, esperantaj koncertoj, diverstipaj atelieroj, debatoj, lingvokafejoj, kie oni povas malkovri Esperanton, ĝian kulturon kaj la Esperanto-movadon, en ties plena riĉeco kaj diverseco.

La programo de SEMEO 2024 entenos:
• la 10an de marto biciklan ekskurson laŭlonge de la rivereto Touch
• la 11an de marto lud-posttagmezon kaj -vesperon eņ la Festsalono la Fourguette kaj prezenton de la Ŝaknovelo laŭ Stefan Zweig
• la 13an kaj 14an de marto ekde la 12a 30 Universitato Jean Jaurès ekspoziciostando kaj ludo Vortoj
• la 15an de marto vizito de Tuluzo ĉiĉeronita de JoMo
• la 16an kaj 17an de marto lingvostaĝon en Aruto ( aliĝu ! )
• le 20an de marto kvizon pri lingvoj de Eŭropo kaj koncerton de Jonny M en la platŝipo Didascalie

En 2023, SEMEO estis sukceso, kiel la aliajn jarojn. Ni gastigis la projekton Erasmus ViPe en Tuluzo, oni proponis ankaŭ radio-elsendon precipe ĉirkaŭ Vikipedio. Xavi Alcalde prezentis sian libron Esperanto i anarquisme: els orígens (1887-1907) ĉe Casal Català, kaj ni legis poeziojn ĉe Cave Po’. Ĉiuj povis ĝui koncerton de Klarisa, juna itala harpisto, kiu sukcese beletosigis La Topina-n. Sed ankaŭ okazis atelieroj kaj informtabloj en lernejoj kaj universitatoj (SUPAERO, Jean Jaurès, Paul Sabatier).

Ĉi tiu bela semajno finiĝis per Esperanto-kurso en Arrout.

En 2022, la programo estis denove riĉa je aktivaĵoj, sed ne nur ĉirkaŭ Esperanto sed lingvoj ĝenerale kun poezia kaj plurlingva renkontiĝo, lingva festivaleto en Jean-Jaurès kaj speciala lingva kafejo. Ni ankaŭ organizis vikipedian laborrenkontiĝon ĉe Eurêkafé por malkovri la bazojn de redaktado por kontribui al la vikipedia retejo.
Ni ankaŭ gastigis 2 Erasmus+-projektrenkontiĝojn, Reta Edukado Nun kaj VOLade.
Ĉio stile finiĝis per Esperanto-kurso en Arrout.

Neniu SEMEO en 2021, pro la sanstato.

En 2020, la semajno estis interrompita post 3 tagoj, post lasta vespero ĉe la Topina kelkajn tagojn antaŭ la unua trudizoliĝo, la ŝanco por Skype-renkontiĝo kun italaj partneroj tiam trudizolitaj kaj koncerto kun Jomo. Antaŭe, ni povis organizi informstandon en Universitato Capitole, ludvesperon ĉe Blastodice, informan tablon kaj lingvan festivaleton en Universitato Jean Jaurès.

En 2019, koncerto Brel en Espéranto, ateliero pri Vikipedio, prezento de TEJO estis la pintaj momentoj de la semajno. En la programo ankaŭ aperis prezento de la projekto Global Voices kaj lingvofestivaleto en la universitato Jean Jaurès.

En 2018, ni gastigis renkontiĝon Erasmus+ pri lingvo-instruado. Ankaŭ en la programo:  granda Tago pri Ekzilio en granda Tuluza alternativa kulturejo kun multaj partneroj , 3 prelegoj kaj koncerto de la kataluna grupo Kaj Tiel Plu. Aŭskultu la elsendon 128 kaj spektu la videon de Varsovia vento, kies membrojn ni invitis por speciala radio-elsendo kaj vespero.

En 2017, la programo enhavis interalie koncerton de IDC kaj konferencon de Chuck Smith okaze de la lanĉo de la apo Amikumu

En 2016, post 4-jara paŭzo, la semajno revenis kaj de tiam okazadas fine de la tuluza vintro. Prelego de la pakistanano Saeed Ahmad kaj koncerto de la grupo Vojaĝo estis pintaj momentoj de la 2016-evento.

En 2012, la unua Esperanto-semajno okazis en Septembro, koncert-prelego de Guillaume Armide kaj prelego de Hori Jasuo pri “Japanio post Fukuŝimo” estis en la programo.