Agadu por kaj per Esperanto: estu volontulo en Tuluzo!

Nia asocio serĉas junulon, ne eŭropanon, kiu deziras agadi 12 monatojn por Esperanto en nia urbo, de Septembro 2022 ĝis aŭgusto 2023.

Se vi estas franco aŭ loĝanto en la 31 landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo aŭ Svislando, vi kandidatiĝu al tiuj aliaj misioj.

Nia asocio kaj ĝia agado

Esperanto-Kultur-Centro estas asocio celanta disvolvi la interkulturajn interŝanĝojn kaj la internacian solidarecon per la lingvo Esperanto. Ni agadas precipe en tri kampoj: informado pri la lingvo, instruado kaj utiligado de la lingvo.

La programo “Civita Servado”

La Civita Servado (“Service Civique”) estas franca ŝtata programo malfermita al ĉiuj civitanoj de la Eŭropa Ekonomia Areo aŭ al homoj kiuj havas restadpermeson en tiuj landoj, kaj kiuj aĝas de 18 ĝis 25 jarojn. Sed subparto de tiu programo permesas al homoj el aliaj landoj kandidatiĝi por specifaj misioj.

La volontulo agados po 24 horojn ĉiusemajne dum 12 monatoj. La disvolvado de lia/ŝia volontulado estas akompanata de mentoro, kiu helpas kaj konsilas. La volontulo laboros en teamo de 4 ĝis 6 aliaj volontuloj.

EKC helpos pri la instalado en Tuluzo (EKz: trovado de loĝejo). La junulo ricevadas de la franca ŝtato kaj de nia asocio ĉiumonatan kompens-monon (ĉirkaŭ 580€), kaj plenan sanprotekton.

Fine de sia volontulado, li/ŝi ricevos atestilon pri la kompetentoj, kiujn li/ŝi akiris kaj povos ankaŭ trapasi KER-ekzamenon pri sia nivelo en Esperanto.

La titolo de la misio estas “Diskonigi la internacian lingvon Esperanto kaj utiligi ĝin”

Taskoj de la volontulo

La volontulo helpos kreskigi la utiligadon de la lingvo Esperanto, en ĉiuj ties aspektoj, por niaj asocianoj sed ankaŭ por la Esperanto-parolantoj de la tuluza regiono.

Eblaj agadoj:

  • aranĝi regulajn agadojn celantaj la Esperanto-lernantojn kaj -parolantojn de la tuluza regiono. Ekzemple: vesperaj tem-debatoj, ludoj aŭ filmoj en Esperanto, aranĝado de interretaj praktikejoj, de kulturaj renkontiĝoj, pri diversaj temoj kaj per diversaj rimedoj kiuj mobilizos la kapablojn kaj spertojn de ĉiu asociano (astromomio, kuirado, vojaĝ-raportoj, ktp…)
  • animi la 2-horajn ĉiusemajnan deĵoradon en komunuma kvartal-domo kie troviĝas nia asocia biblioteko (leganto-rondoj, prezentado de libroj, traduk-praktikejoj…)
  • partopreni en la realigado de nia ĉiusemajna radio-elsendo (verki kaj legi kronikojn, fari kaj munti intervjuojn, raportoj, zorgi pri la tekniko…)
  • vivigi niajn paĝojn en la sociaj retoj (varbado de kontaktoj, gvatado de la amas-komunikiloj, kreado de eventoj…)
  • verki artikolojn por nia retejo (aŭ aliaj dissendaĵoj, revuoj…)
  • partopreni la organizadon de SEMEO, la Esperanto-Semajno (helpo en la alekstera komunikado kaj en la okazado, akceptado…)
  • partopreni esperantajn renkontiĝojn kaj raporti pri ili (surloke aŭ eksterlande)
  • partopreni trejnadojn en internaciaj projektoj (Erasmus+)
  • lerni la francan (sufiĉe por esti aŭtonoma la lastajn monatojn)

La volontulo kompreneble povos iniciati proprajn ideojn kaj projektojn.

Profilo de la serĉata volontulo

  • Ne havas la francan kiel gepatran lingvon.
  • Havas minimume la nivelon B1 en Esperanto (kun aŭ sen atestilo), kaj interesiĝas pri Esperanto kaj ties movado.
  • Pretas helpi pri diverstipaj projektoj.
  • Estas aŭtonoma kaj sociema persono.
  • Estas jam aktivulo en la loka esperanto-movado.
  • Kapablos prelegeti pri sia lando, urbo aŭ pri ia persona interesiĝo.

Kiel kandidatiĝi?

Se tiu volontula posteno interesas vin, bonvolu sendi mallongan mesaĝon al toulouse@occeo.net. Oni klarigos, kiam kaj kiel vi devos prezenti vian kandidatiĝon.