2a Virtuala Kongreso (VK 2021)

2a Virtuala Kongreso (VK 2021)

When

17/07/2021 - 24/07/2021    
Toute la journée

Event Type

2-a Virtuala Kongreso de Esperanto

 

La 2-a VK okazos dum la tagoj antaŭviditaj por la nuligita 106-a Universala Kongreso, nome de la 17-a ĝis la 24-a de julio. Ĝi havas la saman kongresan temon: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj” (uea.org/gk/920). Provizora programo baldaŭ aperos. La aliĝo al la VK estas senpaga por Individuaj Membroj (IM) de UEA (kaj TEJO), kiuj aliĝas ĝis la 4-a de julio 2021. Frua aliĝo gravas, por ke la organizantoj povu proponi la plej bonajn rimedojn kaj servojn. Post tiu dato, estas antaŭvidata simbola kotizo pro kostoj de traktado de malfruaj aliĝoj.

Simile al la pasintjara VK (mondafest.net/programo/), la 2-a VK havos riĉan kaj viglan programon dum ok tagoj. Ĝi prezentos ne nur popularajn programerojn de la tradicia Universala Kongreso, kiel Internacia Kongresa Universitato (IKU), Scienca Kafejo, Tago de Lernado, Aŭtoraj Momentoj, Libroj de la Jaro, Akademio de Esperanto kaj Aŭkcio, sed ankaŭ multajn aliajn novajn programerojn. La programo antaŭvidas plurajn artajn kaj kulturajn momentojn, kaj sukcesajn programerojn de la pasintjara VK, kiel la virtualajn ekskursojn kaj la specialan programeron pri kuirarto tutmonde.

La voluntualo de EKC preparas filmo por prezenti nia asocio kaj nia urbo dum la ekskursa tago. Ankaŭ ilin prontonprenos en la aliaj eventoj, prelegoj, debatoj… ktp proponinta por la organizantoj.

Vi ankaŭ povas trovi ĉio la informo pri la programo, datoj, horoj, fari proponojn…ktp en la ligilo https://vk.esperanto.net/

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.