Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Novaĵoj el Tahitio

05/02/2022 marion Blogo

Jen baldaŭ kvin monatoj kiam mi alvenis Tahition.

Mia vivo turnis sin al la maro kvankam mi iom laboras 😀.

Mi malkovras la mirindaĵojn kiuj estas sub aŭ sur la maro. Kiam oni imagas la polineziajn insuletojn perditaj meze de la Pacifiko, oni komprenas la gravecon de tiu elemento.

La popolo esta ĝenerale tre afabla. Ili kutime uzas la francan pronomon “tu” (ci) por alparoli aliajn en ĉiuj cirkonstancoj. Tio kreas malstreĉan atmosferon.

Grave influas la nordamerika vivmaniero pri nutraĵo kaj do trodikeco. Ne la tuta popolo estas tro dikaj sed la procento estas pli forta ol en la metropolo mi pensas.

Mi veturas bicikle atente por ne esti platigita de “pickup” aŭtoj kiuj abundas.

Ni eniris la pluvan periodon. Tiom da akvo falas en unu tago ke mi ne komprenas kial la nivelo de la maro ne altiĝas.

Baldaŭ mi komencos kurson pri la loka lingvo Maohi kiu ŝajnas malfacile lernebla. Mi reparolos pri tio.

Mi trapasis la unuan nivelon por plonĝi ĝis 20 metroj submaren kaj nun mi lernas por permesi al mi plonĝi ĝis 40m. Tio malfermos pordojn por la ferioj🌴😀

Ĝis la venonta artikolo!

MARKO

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Présentation de Moana, nouvelle volontaire
Sekva afiŝo:Nouvelle volontaire à l’association : Charlotte

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Kiel fidela hundo Kiel fidela hundo 3,00€
  • Kato Koloro / Kot Kolor / Colour the Cat / Die Katze, die hieß Farbe Kato Koloro / Kot Kolor / Colour the Cat / Die Katze, die hieß Farbe 12,60€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.