Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Ŝorbet-ateliero

22/06/2016 Arvind V Blogo

Kadre de la kurso en “Arrout”, je la 12a de junio 2016, okazis ĉe Anjo Lariv prezentado de ŝia metio.
Sed kiu metio? Bankistino?, Soldatino?, Sorĉistino? Certe ne, Anjo, produktas bongustegajn ŝorbetojn.

Do ŝi estas iomete sorĉistino ĉar ŝi memplukas fruktojn kultivitajn aŭ sovaĝajn.

Alirinte la ĉarman valon de “Bethmale”, ni alvenis en ŝian vilaĝeton “Samortein”.

Kiel 16 frandemaj birdoj, ni unue plukis fragojn, kaj poste ni promenis inter la unuaj framboj. Sekve, ni vidis kultivitajn mirtelojn kiuj devenas de Kanado, kiu pli bone adaptiĝis al la pirenea klimato.

Fine, ni vidis ankaŭ grosojn kaj “Caseilles”, miksadon de nigraribo kaj ruĝaribo.

 

Plukado :

Ni kune piediris en la ĝardeno malsupre de la domo de « Anne » kaj plukis pli malpli 1,6 kilogramon da fragoj.

En la laborejo kun la recepto « ŝorbeto de fragoj » :

Ingrediencoj :

  • 1 kilogramo da fragoj,
  • 400 gramoj da sukero,
  • 400 centilitroj da fontakvo,
  • 3 gramoj da karobo,
  • 2 gramoj da fibroj da « guar »
  • Oni povas anstataŭi karobon kaj « guar » per 3 gramoj da « agar-agar » kiu estas algoj.

Preparado en la laborejo de « Anne » :

Anne purigis fragojn.

La partoprenantoj senpedonkligis ilin.

Poste Michel kaĉigis ilin en pelvo.

Du helpantoj pesis la karobon kaj la fibrojn de « guar ».

Anne pesis sukeron. Poste ŝi prenis iomete da sukero kaj miksis kun ĝi karobon kaj fibrojn de « guar » en bovlo.

Anne varmigis fontakvon kun la restanta sukero. Ŝi kirlis malrapide la preparaĵon por fandi la sukeron. Kiam la temperaturo atinĝis 50°C. gradojn, ŝi aldonis la miksaĵon de sukero, de karobo kaj fibroj de « guar ».

Ŝi boligis la miksaĵon dum 3 minutoj daŭre kirlante.

 

Michel verŝis la kaĉon de fragoj sur la varmetan preparaĵon, Anne denove kirlis ĝin.

Tiu preparaĵo bezonas malvarmiĝi ĝis minus 4°C. gradoj.

Post oni denove miksis kaj enverŝis en la profesian ŝorbetmaŝinon.

Post 8 minutoj la ŝorbeto pretas.

Tiu organika vegana ŝorbeto aspektas tiel kremo kaj tre bongustas.

Post la laboro estas la ĝuo !

Ni ĝuis la freŝfaritan ŝorbeton

Anne preparis por ni tablon ekstere meze de belega kadro en sia ĝardeno sur sia teraso fronte al la arieĝa montaro. Ŝi atente zorgis pri ni per freŝaj sukoj el cidonio kaj pomo kaj alia botelo da pomsuko kiujn ŝi memfaris kaj vendas.

Ni kunmanĝis du kilogramoj da ŝorbeto. Ni estis sesdek homoj, do ni sufiĉe frandis… ! Ni havis ĉiuj abundan belan kupon. Ĉiuj homoj konsentis pri la valoro de tiu delicaĵo.

Poste ni daŭrigis la viziton en ŝia butiko, kie kelkaj el ni aĉetis ŝiajn specialaĵojn : marmeladojn, siropojn, konfitaĵojn aŭ aliajn specialaĵojn el burĝonoj de abio, floroj de sambuko, mirtelo, diversaj riboj, ktp… bedaŭrinde ni ne povis kunporti ŝorbetojn hejme ĉar ni ne havis glaciujon.

Ni varme konsilis vin se hazarde vi preterpasas tiun regionon, nepre viziti Anne sur la vojo al Bethmale kaj la montpasejo La Core.

 

Dankon al Florence pri la fotoj. Pli da vi trovos en la galerio, en Facebook.

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Vojaĝo al IJK
Sekva afiŝo:Daghestan, entre Europe et Asie

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Okulo 1 Okulo 1 5,00€
  • Kokeriko en noktomezo Kokeriko en noktomezo 1,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.