Por la tria jaro, EKC invitas junulon partopreni sian agadon. En junioĉeestos John, nova volontulo en Tuluzo! Jen li prezentas sin.
GRAVA ANONCO: pro personaj kialoj John anoncis, ke li fine ne povos veni al Tuluzo. Bedaŭrinde, nia asocio ne gastigos volontulonĉi jare… (aldonita la 22an de majo) Saluton karaj gelegantoj!
Mi nomiĝas John Bauer, kaj kvankam mi originale venas el Usono, mi nun loĝas kaj faras mian magistron en Tours en Francio.
Mi iros al Tuluzo por la unua fojo por tiu volontulado. Antaŭ nur unu jaro, mi neniam pensis, ke mi serioze uzos Esperanton, kaj antaŭ nur du jaroj mi eĉ ne sciis, ke planlingvoj ekzistas. Tamen, ĝis nun mi partoprenis jam kelkajn kunvenojn kaj faris staĝon per Esperantoĉe Edukado@Interreto.
Mi ankaŭ jam uzis Esperanton per Pasporta Servo, kiu fakte igis min lerni Esperanton je la komenco. Tamen, mi ne venis al Esperanto per la kutima vojo.
Mia historio kun Esperanto estasnektiu de revulo nek tiu de kontraŭulo. Mi interesiĝis pri Esperanto dum mia lernado de la franca. Miĉiutage lernadis la francan kaj volis trovi vojon por daŭre studi, sed amuze. Estis tiel, ke mi trovis Esperanton kaj uzis ĝin kiel aĵon por amuziĝi apud mia studado de la franca. Post kelkaj monatoj mi miris pri la nivelo, kiun mi jam havis. Esperanto estis nenio alia ol iu ŝatokupo, sed mi komencis paroli ĝin bone.
Dum tiu tuta tempo mi ankaŭ devis prepari multajn aĵojn por mia magistro kaj unu, kiun mi devis prepari, estis staĝo en fremdlando. Tiam mi rimarkis, ke oni povas fari staĝon per Esperanto kaj hazarde trovis la staĝon de E@I en la interreto. Mi do sendis mesaĝon kun demandoj pri la staĝo, kaj post kelkaj semajnoj troviĝis en Partizánske en Slovakio. Dum mia staĝo en Slovakio mi uzis Esperantonĉiutage kaj partoprenis multajn Esperantajn kunvenojn.
Miaj amikoj kaj mia familio ne povis krediĉion, kion mi faris per tiu staĝo kaj per Esperanto. Ĝenerale, mi tre ŝatas lingvojn kaj lingvosciencon. Mi ŝatas vojaĝi kaj interŝanĝi kun aliaj kulturoj. Eĉ se kelkfoje estas malfacile, estosĉiam poste bonaj memoraĵoj.
Mi ankoraŭ ne tro vojaĝis en Francio,ĉar dum miaj studoj mi ne havas multan tempon fari ion ekster studi. Tamen, Tuluzo estas tre konata urbo de Francio kaj mi tre ĝojas, ke mi havos okazon ne nur vojaĝi tien, sed vivi kaj labori, eĉ se nur malmulte da tempo. Tial mi esperas, ke dum mia volontulado mi ne nur plibonigos mian Esperanton, sed ankaŭ mi esperas lerni almenaŭ iomete la okcitanan.
Mi dankas Esperanto-Kultur-Centron de Tuluzo pro la okazo fari tiun volontuladon kaj mi esperas havi okazon reiri al Tuluzo poste.