Marie-Do kiu eklernis esperanton en januaro, vojaĝis al ĉinio kun sia filo de la fino de aprilo ĝis la 11a de majo. Ŝi tie renkontis esperanto-parolantojn…
Mi tre ĝojas pri mia vojaĝo en ĉinio. Mia korespondantino estas afabla kaj pacienca. Kun aliaj esperantistoj kaj japana instruisto, ni manĝis en restoracio.
Mi eltrovis bongustegajn pladojn, kiujn mi ne konis !
La japana instruisto instruis per la rekta metodo. Mia fratino, kiu vivas en Pekino de 7 jaroj, neniam iras al restoracio kunĉinojĉar ŝiĉefe vizitadas franclingvanojn.
Pekino estas tre poluata, ofte ni ne vidis sunon pro polunubojn ! Kun mia familio, ni manĝis insektojn. Mi ŝatis abelojn, ili kraketis.
La gusto similis aperitivo-kuketojn. En tiu urbego ni sentis sekurecon, malofte estas agresoj! Sed ni devis atenti kiam ni trairis grandajn avenuojn,ĉar estis multe da trafiko, multaj aŭtoj !
Kun mia familio (mia fratino, mia bofrato, mia nevino kaj mia nevo), ni vizitis flavajn montarojn, kiuj situas sude de Pekino, je du aviadilaj horoj. Ni iris per trajno kaj revenis per aviadilo. Ĝi okcidente proksimas al Shangaï. La montaro estas tute aranĝita, niĉie trovis ŝtuparojn!
La vegetalaro vivoplenis. En Pekino, mi kun juna esperantaĉinino vizitis ĉinan Internacian Radion. La juna esperantistino donis al mi revuojn, kiuj estis tie. Pli da fotoj en la fotaro