Esperanto-Kultur-Centro kreis fotokolekton, kies celo estas konkrete bildigi la vivantecon kaj buntecon de Esperanto.
ĉiu esperantisto klopodanta klarigi, kio estas Esperanto, frontas al tiu problemo: kiel konsciigi pri la realeco de nia lingvo? Kiel konkrete montri, ke Esperanto ekzistas, vivas kaj buntas? Ni parolas pri facileco de la gramatiko, pri milionoj da parolantoj, pri internaciaj renkontiĝoj, ktp… sed por la aŭskultantoj tio ofte restas en la kampo de teorio.
La argumentoj ja povas impresi la intelekton, sed gravas ankaŭ impresi la imagon. Tiucele ekestis la ideo de la fotokolekto “Mia vorto…” Tiu fotokolekto estis realigita en julio 2013 en Slovakio, okaze de Somera Esperanto-Studado (SES). Pri tiu internacia renkontiĝo, jam aperis artikolo enĉi tiu blogo.
En 2013, SES logis 230ĉeestantojn el 27 landoj. Kvarono el ili akceptis partopreni la projekton de la fotokolekto “Mia vorto…” Rezultis 55 bildoj jen amuzaj, jen seriozaj, jen poeziaj. Kion ili prezentas? Vizaĝojn de diversaj homoj el diversaj landoj, ligitajn per unu sama lingvo.
Tiel, la fotokolekto “Mia vorto…” La tuta kolekto “Mia vorto…” jam spekteblas en la fotogalerio de la retejo de Sudo-Pireneoj kaj en la Facebook-paĝo de Esperanto-Kultur-Centro Gravas fini dankanteĉiujn fotitojn, kiuj malimplice donis la permeson uzadi iliajn fotojn por Esperanto-varbado. EKC pretas disponigi la originalajn fotojn alĉiuj Esperanto-asocioj, kiuj tion petos. Kontaktu la asocion.