Ni transsendas vokon pri helpo, lanĉitan de niaj amikoj Évelyne kaj Jean-Pierre. Jam multajn jarojn ili tenas fortan ligilon kun la afrika esperanto-movado, kaj aparte kun Adjévi ADJE, kiu dediĉas sian tutan energion por disvolvi la lingvon en sia lando, Togolando. Antaŭ nelonge, Adjévi estis viktimo de grava akcidento kaj urĝas kolekti la monon por la flegoj, kiujn li bezonegas.
Karaj amikoj, ni deziras atentigi vin pri la akcidento okazinta al nia amiko Adjévi ADJE. Adjévi estas juna 35-jara viro el Togolando, bonega esperantisto, landa respondeculo de Pasporta Servo, de multaj lokaj kaj naciaj esperanto-asocioj.
Li ĝuas, estante esperanto-vigliganto, la unuan postenon de la projekto Esperanto plus De tiam li kuŝadas sur malsaneja lito en la Universitata Hospitalo de Lomeo en kondiĉoj malluksegaj kaj malfacile traviveblaj, tiel korpe kiel spirite. Aperas tio, ke se li estus zorgata de privata malsanejo, oni tuj ekzamenus lian staton kaj komencus la necesajn flegojn. Tamen, la fakturo estas peza kaj taksita je 7500 &euro, kaj la malsanejo postulas antaŭpagon je 75%. Ni jam sendis 2000 &euro kaj pripetasĉiujn esperantistajn amikojn por amasigi la ceteron de la sumo.
Necesas agi rapide, kaj ni proponas speziĉiujn kontribuojn en la bankokonton de la asocio “Lernejo en Togolando”, el kiu ni povas rapide kaj sekure sendi la monon. Necesas marki laĉekojn je “Une école au Togo” kaj poŝti ilin al: Une école au Togo 1, la place 09800 ARROUT skribinte vian retadreson kaj “subteno ADJéVI”. Ankaŭ eblas rekti spezi en nian bankokonton (skribu al ni Ni proponas amasi tiun monon, dankante pro via helpo fariĉion klara kaj komprenebla, kaj precipe pro via fido… Kaj ne hezitu, ni estas disponaj al vi por respondi priĉiuj demandoj. Kun profunda amikeco, évelyne kaj Jean-Pierre contact [ĉe] la-maraude [punkto] fr Por pli da informoj pri la projekto Esperanto +, legu tiun artikolon Adjévi (plej dekstre) en 2008 dum IJK en Hungario Adjévi (plej maldekstre) en Lomeo, Togolando