Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Andy prezentas sin

01/03/2014 Antoine Blogo

Saluton karaj tuluzanoj! Mia nomo estas Andy Hernández. Jes ja, mia nomo povas soni anglece sed mi estas kuba esperantisto kiu nuntempe loĝas en Madrido, Hispanio kaj dum du monatoj mi loĝos inter vi, en Tuluzo danke alĉi tiu volontulado.

Mia konatiĝo kun esperanto okazis kiam mi estis ankoraŭ sepjara knabo. Tiam mia onklino kaj ties filo eklernis esperanton en akademio kaj mi eĉ akompanis ilin en la lokaj e-aranĝoj sed kiel naiva knabo mi pensis ial ke tio estas la angla!

Venis la ekonomia krizo en Kubo pro la falo de la Fera Kurteno kaj Sovetunio kaj mia onklino samkiel multaj aliaj devis forlasi la movadon. Multajn jarojn poste mi remalkovris la lingvon pere de lernolibro, kiu iom forgesita kuŝis sur breto. Legante la enkondukon mi sentis tiun ”internan fajron” pri kiu Zamenhof parolas kaj mi decidis tuj eklerni. Tio estis en 2001 kaj mi estis 14jaraĝa, vi povas do kalkuli mian aĝon) Ekde tiu tempo mia laborado por esperanto estis longa kaj senhalta. Ni ekinstruis esperanton en lokaj kulturcentroj, diskonigis ĝin en ekspozicioj, ni reprenis esperantan sekcionĉe la loka radiostacio, gastigis esperantistojn pere de Pasporta Servo, mi ekkorespondis letere kun eksterlandaj Ekde 2008 mi loĝas for de mia patrio.

En Hispanio mi pli aktivis por esperanto en la madrida loka movado kajĉefe per interreto kreante milojn da artikoloj en esperanta vikipedio (jes milojn!) el kiuj pli ol deko estas elstaraj kaj mi iĝis administranto de e-vikipedio en 2011.

Ankaŭ mi tradukis kelkajn librojn, faris kelkajn retejojn kaj efemere kontribuis por Muzaiko kaj kunorganizis hispanan e-kongreson okazinta en la Madrida Regiono. Ankaŭ en Madrido mi trovis mian amon, kiu ankaŭ parolas esperanton! Persone mi ŝatas lerni pri multaj aferoj. Unu el tiuj estas la armena kulturo. Mi eklernis la armenan lingvon en 2009 kaj de decembro 2012 al junio 2013 mi loĝis en Armenio kie mi plulernis kaj praktikis la lingvon kaj ankaŭ tie mi esperantumisĉiam kiam eblis. Se oni demandus min, kial vi volontulos?

La demando ricevus facilan kaj tujan respondon:ĉar mi volas iel redoni ion elĉio kion mi ricevis danke al esperanto. Mi volas, almenaŭ dum du monatoj, dediĉi min plentempe alĉi tiu revo kiu iĝis realo por mi. Mi volas montri al aliaj ke esperanto funkcias. Por ne plilongigi la aferon kaj ne lacigi vin pri mi, estos mia plezuro renkontiĉiujn dum mia restado en Tuluzo, mia unua fojo kaj en Okcitanio kaj en Francio ĝenerale.

Antaŭdankon alĉiuj pro la varma akcepto kaj ĝis baldaŭ!

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Babilmanĝo de la 1a de Februaro 2015
Sekva afiŝo:Nomad’kurso : de la blua oranĝo al verda stelo !

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Ŝuistoj Ŝuistoj 8,00€
  • Scopri_Esperanto_kovrilo Scopri l'esperanto! 1,50€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.