Marc rakontas al ni sian feriadon en Skotlando, kie pli ol tri semajnojn li marŝis tra mirindaj pejzaĝoj kaj havis belajn renkontojn.
Unu monato da pilgrimado en Skotlando estas neforgesebla por la korpo kaj la menso.
Post du tagoj da veturado de Tuluzo mi alvenis en Edinburgo sub la suno.
Mi promenis en la urbo foje gustumante bierojn. La duan vesperon mi renkontas Sara, Francisco kaj Ed en la kafejo “The Royal Oak” por paroli pri lingvoj kaj la venonta esperanto-kongreso en Mia dua etapo estas Stirlingo, grava urbo kie Wallace kaj lia trupo donis bonan draŝadon al la angloj.
Mi vizitis la faman kastelon kiu estos mia nura vizito pri kastelo. Mi preferas promeni, bierumi kaj viskiumi. Mi transiras la parkon tra Aberfoyle, monto kaj “Loch Katrine” por alveniĉe “Loch Lomond” (jes! La drinkaĵo de kapitano Haddock, la amiko de Tinĉjo). La vetero kaj mia aĉa nivelo en la angla lingvo metas mian spiritstatonĉe la nivelon de la ŝtrumpetoj.
Bonŝance la renkonto de Mimo, Chetam kaj Yoko de la cirko La insuloj vokas min (aŭ la vetero forpelas min) do mi enŝipiĝas en por iri sur la insulon . Lorna kaj Karl en junulara gastejo de “Port Charlotte” tre afable bonvenigas min kvankam la trian nokton kiam mi kaj grupo da tuluzanoj brue revenis el kafejo ili iĝis de koleraj humoroj.
Mi malfacile vekiĝis la venontan matenon kaj maltrafis la ekiron de Mick kaj Andy, kun kiuj mi irisĉe observejon de birdoj kaj vizitis la distilejon De unu insulo al alia admiru la pejzaĝon. Vi ne havos certe la guston de la viskio de Julia kaj Gordon sur la lipoj sed vi estas en seka loko. La lasta insulo estis Lewis and Harris.
Estas tie, ke la ideo veturi bicikle alvenis mian kapon. Anstataŭ galera petveturado. Yvor, de la grupo kiu venis por kuri duonmaratonon, invitis min por drinki kaj danci skotan dancon. Ili bone kuras sed ankaŭ bone drinkas. Agrabla vespero. La lasta mirindaĵo estas “The Wester Ross”.
Kiam petveturado bone funkcias oni ĝojas, kiam oni staras 3 horojn en la sama loko… oni grumblas. La fino alproksimiĝas, kaj mi rapidigis la veturadon. Inverness, Edinburgo, Glasgovo, la flughaveno de Mi aŭdis pri la regiono nomata “Pays de Caux” Ĝis!