Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Une Ecole au Togo – Esperanto Plus en publikaj lokoj!

25/11/2014 Antoine Blogo

La SSI (Solidareca Semajno Internacia) ebligis al niaj asocioj prezenti sin publike. Tiel Asocio « Une Ecole au Togo » kaj Asocio « Esperanto Plus » partoprenis du eventojn, unu en Tuluzo la 17an de novembro kaj alian en Foix, du tagojn poste

Verdire, ne multnombris la vizitantoj,ĉefe en Tuluzo. Kvankam ni ĝuis belanĉambron en kvartaldomo, ŝajnas ke ne multaj homoj sciis pri nia prezentado. Tamen dekaro da esperantistoj de la regiono vizitis nin kaj ni agrable rendevuisĉe geamikoj por “manĝklaĉi-!

En Foix, la etoso tute malsamisĉar ni pasigis la tutan tagon ekstere sub bazarhalo. Mildis la vetero, kaj agrablis la etoso.

Ni kundividis la lokon kun 4 aliaj asocioj kiuj prezentis allogajn projektojn pri solidareco, kompreneble. Ni spertis la saman mankon kiel en Tuluzo: la homoj ne estis informitaj pri la evento. ĉar la unuan fojon okazis en Foix,ĉiuj promesis al si plibone informi venontan jaron.

Unu plian fojon aprezindis la alveno de esperantistoj por kuraĝigi nin! Konklude, ni povas aserti ke ni ne mirakle varbis, sed la nomoj de niaj asocioj aperis en la ĵurnaloj,ĉe radioj, sur afiŝoj kaj eble….atingos la okulojn, la orelojn de interesuloj.

Menciidas ke la freŝbakitaj paperinformiloj kaj “kakemonoj- impresis la vizitantojn, pruvante ke ili certe alloge utilos por daŭrigi la informadon dum aliaj okazaĵoj (venonta Zam’festo, UK en Lilo…).

Multan dankon alĉiuj partoprenantoj de la aventuro!

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Lukto kontraŭla baraĵo de Sivens
Sekva afiŝo:Esperanto-Festo 2014

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • La trajno en la neĝo La trajno en la neĝo 9,00€
  • La Sekreto de la strigo de Diĵono La Sekreto de la strigo de Diĵono 10,50€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.