Mirinda etoso! Jes vere la foiro Biocybèle allogas interesajn homojn kaj estis granda plezuro por la esperantistaro kiu “deĵoris”ĉe la esperanto-stando, kaj interŝanĝis kun diversaj homoj.
Unue, ni estisĉe la enirejo de la foiro. Perfekta loko,ĉarĉiuj vizitantoj, almenaŭ okulumis al la grandaj titoloj pri Esperanto.
La homamaso paŝis trankvile tra la malsamaj standoj, kaj ne hezitis babili, demandi. Tiel Jopo tuj renkontis junulinon kiu montris sin ege interesata. Parolante kun ŝi, li rimarkis ke ŝi havas ian akcenton. Ŝi rapide klarigis ke ŝi estas turka kaj studas en Tuluzo.
Granda diskuto sekvis… Gejunuloj, emeritoj, esperanto-lernantoj, okcitan-lernantoj… aprezis la prezentadonĉe la stando kie ili povis malkovri la belecon kaj la simplecon de la lingvo.
Plurfoje, ni disdonis kursetojn, instruis kiel kalkuli, kajĉiufoje, la homoj miris pri la rapideco por lerni la universalan lingvon. Ni eĉ bonŝancis partopreni intervjuon de ĵurnalisto kiu raportos pri niaj agadoj en radio-elsendo en Cordes.
Li laboras por Andre Andrieu, fama kaj klera esperantisto! La afabla ĵurnalisto, kamerundevena eĉ parolis pri iu reĝo NJOYA kiu fine de la 19-a jarcento kreis en la orienta regiono de kamerunio, apartan skribadon, nomita shu-mom.
Ni ankaŭ ĝojis prezenti la eblajn agadojn kadre de esperanto: Une école au Togo Vere, Esperanto montris dum du tagoj, en bela parko de Graulhet, energian vizaĝon, senliman amikecon, gajan energion, kaj emon pripensi! Alain, Evelyne, Florence, Francis, Jean-Pierre, Michel… dankon!