Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Kataluna kongreso fine de oktobro en Mataró.

13/09/2015 Antoine Blogo

La katalunaj kongresoj de Esperanto kunigas altnivelajn prelegojn kaj buntan artan programon kun unuarangaj gastoj el diversaj mondopartoj. En Mataró, la temo de la 37a kongreso estas intime ligita al la urbo ĝin gastiganta : ŝancoj de enmigrado. Pluraj tuluzanoj partoprenos ĝin.

[Foto : Istvan Ertl kaj Jorge Camacho, gastoj de la kongreso.] Katalunaj kongresoj de Esperanto kunigas altnivelajn prelegojn kaj riĉan artan programon kun unuarangaj gastoj el diversaj mondopartoj. ĉi-jare la temo de la 37a Kongreso estas intime ligita al la urbo ĝin gastiganta: ŝancoj de Matar&oacute spertis industrian kreskon kiu venigis milojn da enmigrintoj.

Tiu enmigrado okazisĉefe en la jaroj 1960aj kaj 1970aj, kiam dekmiloj da enmigrintoj venintaj el la sudo de Hispanio, ekloĝis la periferion de Matar&oacute, kreante kelkajn kvartalojn malproksimajn de la urbocentro. Nuntempe, la urbo spertas duan alvenadon da inmigrintoj, venantajĉefe el Magrebo, ĉinio, Orienteŭropo kaj Sudameriko. Esperantistoj aprezas lingvan diversecon kaj defendas ĝin,ĉar ili konsideras, keĉiuj lingvoj estas samrajtaj dum ili estas malsimilaj. Neniu lingvo rajtas subordigi alian. ĉiu popolo sian lingvon En la mondo estas parolataj inter 4000 kaj 6000 lingvoj, el kiuj, laŭ la optimistoj, 50% riskas malaperi post kelkaj jaroj. 96% da lingvoj estas parolataj de nur 4% de la homaro.

La esperantistaro scias, ke la kvanto da parolantoj estas ja grava, sed tamenĉiuj lingvoj, kaj majoritataj kaj minoritataj, montras novajn perspektivojn kaj estas same valoraj. Kiam lingvo malaperas, tiam malaperas vivkompreno kaj esprimkapablo.

Lingva malekvilibro igus la homaron malriĉa je ideoj, pensoj kaj manieroj vivi kaj esprimi la realon. La propono de Esperanto estas respektema alĉiuj lingvoj kaj rifuzas lingvan trudon, helpante la konservon de la spaco deĉiu lingvo.

La propra lingvo estas la plej valora bonaĵo deĉiu el ni, riĉeco valorigendaĉar identigas kaj kortuŝas nin: diru “dankon” al kiu ajn sialingve, eĉ se komplike, certe vi igos tiun rideti! Se vi ankoraŭ ne partoprenis en esperanta aŭ en internaciisma evento, ni invitas vin vidi, ke temas pri tutmonda movado aganta por lingva diverseco,ĉar ĝi batalas por la rajto deĉiuj popoloj uzi sian propran lingvon. Ĝuu la kongreson, estu libera mem opinii kaj vidi mondon kie lingvoj kaj kulturoj ne kverelas, sed kundancas belan dancon. Vi estas avertita, ne maltrafu tiun okazon!!!

Pli da informoj, aliĝo

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Pri la Universalo Kongreso (UK) en Lillo
Sekva afiŝo:Mi unua partopreno kaj sperto kiel helpreĝisoro en UK.

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Diccionari de mila mots Diccionari de mila mots 15,00€
  • Lokokupilo Hernani (2a parto) 3,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.