Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Septembra Babilmanĝo

22/11/2015 Antoine Blogo

Nia septembra babilmanĝo sonoris kiel la lernejmalfermo por gelernantoj ! Ni dekope kunvenis por babili,ĉefe por interŝangi niajn spertojn dum la somero.

Iuj partoprenis la Ukon en Lilo, kaj rakontis siajn agadojn, travivaĵojn, des pli ke ili prezentis niajn du asociojn, ” Une Ecole au Togo – kaj ” Esperanto Plus -.

Neĉio glatis dum tiu semajno, kaj malgraŭ la energio de niaj amikoj, la pozitivaj reagoj de la vizitantoj, neniu montriĝis vere interesita. Necesas diri ke multas la proponoj, la homoj, kaj ĝenerale niaj konatuloj revenis elĉerpitaj, sed vidis amason da samideanoj, da interesaj agoj.

Do, estis la momento meze de nia babilrondo, gustumi la diversajn salatojn el la ĝardenoj, mirindan ruĝan pomkaĉon kun aldonitaj delikataj ŝorbetoj…

Posttagmeze, la partoprenintoj de la lasta ” Nomad’kurso – klarigis, evokis siajn rondirojn tra bela lando ĉeĥio. Fakte, 12 geamikoj de nia suda regiono estis varme akceptitaj de la tieaj samideanoj. Kaj eĉ se la grupo fojfoje penis paŝadi en la urboj,ĉiuj poste agordis sin por konsenti ke temis pri ege interesa sperto.

Ni anoncis ke baldaŭĉiuj povos profiti de la malbanala vojaĝo legonte la ” nomad’libreton – verkita deĉiuj sub la majstra gvidado de Kristof, nia pormomenta instruisto. La surloka organizado, frukto de la interkonsento de Marie kaj Pavel, estis senproblema kaj ni malkovris akceptantan kaj vizitindan landon, kie esperantistoj kore akceptas samideanojn.

Ankaŭ la suno partoprenis nian babiladon, kajĉiuj en gaja etoso parolis pri siaj laboroj, projektoj, revoj, farendaĵoj ĝis la disiĝo.

Kompreneble ni ĝisis promesante revidi nin baldaŭ en esperanta etoso,ĉar, vidu, ni,la tutan tagon parolis Esperantlingve !

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Fête de l’espéranto 2015
Sekva afiŝo:Rejoignez le Vinilkosmo-abonklubo

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Longhara Fratino Longhara Fratino 3,00€
  • Heredantoj de silentado Heredantoj de silentado 14,40€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.